Je la 25a de junio, dek tagojn antaŭ la malfermo de BET-59, kiu okazos la 5-13an de julio 2025 en Kaŭno, al ĝi aliĝis 264 personoj el 29 landoj. La plej multaj aliĝintoj estas el Litovio – 84. Sekvas Pollando kun 36 aliĝintoj.
Vidu la tutan laŭlandan aliĝtabelon:
84 Litovio
36 Pollando
16 Germanio, Koreio
15 Italio
14 Latvio
12 Francio
9 Ruslando
7 Belgio, Finnlando
6 Estonio, Ukrainio
4 Hispanio, Svedio, Svislando
3 Hungario, Komoroj, Nederlando, Pakistano
2 Britio, Israelo
1 Aŭstralio, Burundo, Ĉeĥio, Kanado, Kongo DR, Luksemburgio, Turkio, Ugando
La nombro da aliĝintoj jam superis tiun de la 56a BET, kiu okazis somere 2022 en Klajpedo. Tiam aliĝis 263 personoj el 31 landoj (vidu https://sezonoj.ru/2022/10/bet-138/).
Dum la 21a jarcento Litovio gastigis ok BETojn. Tri el ili estis malpli amasaj ol BET-59, kaj kvar pli amasaj ol ĝi.
BET-37 (2001) en Noreikiškės – 303 aliĝintoj
BET-40 (2004) en Birštonas – 257 aliĝintoj
BET-43 (2007) en Šiauliai – 322 aliĝintoj
BET-46 (2010) en Visaginas – 185 aliĝintoj
BET-49 (2013) en Utena – 216 aliĝintoj
BET-52 (2016) en Birštonas – 334 aliĝintoj
BET-55 (2019) en Panevėžys – 450 aliĝintoj
BET-56 (2022) en Klaipėda – 263 aliĝintoj
BET-59 (2025) en Kaŭno – 264+ aliĝintoj
(Ĉiuj BEToj, okazintaj ĉi-jarcente en Estonio kaj Latvio, laŭ la nombro da aliĝintoj estis malpli amasaj ol la Kaŭna BET en 2025.)
Dum la dek tagoj, restantaj ĝis la malfermo de BET-59 kaj dum ĝi certe venos pliaj aliĝoj.
La aliĝado daŭras.
Aliĝu ĉe https://mallonge.net/bet-aligilo.
Povilas Jegorovas
Aleksander Korĵenkov
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/06//
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news













