Gravaj praktikaj kaj teknikaj informoj
La 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59) okazos de la 5a ĝis la 13a de julio 2025 en Kaŭno, la dua plej granda urbo de Litovio. La ĉefa lokalo de BET-59 estas la universitato Vytautas la Granda (strato S. Daukanto 28), kiu situas en la centro de la urbo.
La alveno al Kaŭno okazos la 4an kaj la 5an de julio, la forveturo – la 13an de julio.
Al BET-59 aliĝis jam 240 partoprenantoj el 28 landoj.
Partoprenantoj de BET-59 loĝos en jenaj lokoj:
1. Studenta domo de la Instrua centro (str. Jonavos 178)
2. Tristela hotelo “Metropolis” (str. S. Daukanto 21)
Ĉiuj programeroj de BET-59 okazos en du apudaj konstruaĵoj de la universitato (str. S. Daukanto 28 kaj str. S. Daukanto 27).
Inter la ĉefa BETejo, urbaj busa kaj fervoja stacidomoj, kaj studenta domo eblas veturi per urbaj busoj kaj trolebusoj. La urba transporto por ĉiuj partoprenantoj de BET-59 dum la tuta periodo de BET-59 estos senpaga. Ĉiu partoprenanto de BET-59 dum registrado ricevos identigan karteton, sur kies dorsa flanko estos gluita speciala kodo – en busoj kaj trolebusoj necesos almeti ĝin al biletidentigiloj.
Partoprenantoj organizite komune tagmanĝos en la restoracio “Bistronomė” (avenuo Laisvės 37) – ĝi situas je kelkcent metroj de la ĉefa BETejo. La organizitaj komunaj tagmanĝoj okazos nur lunde, marde, ĵaŭde, vendrede kaj sabate, do, dum kvin tagoj, oni devos pagi ilin dum la registrado. Laŭdezire eblos ricevi vegetaran kaj veganan tagmanĝon. Dum aliaj tagoj la manĝado estos memstara laŭ bontrovo de la partoprenantoj.
En la ĉefa universitata BETejo (str. S. Daukanto 28) konstante funkcios la Organiza komitato de BET-59, akceptejo (registrado de partoprenantoj, informoj k. s.), redakcio de la ĉiutaga gazeto de BET-59 “Kunfluo”, riĉa libroservo kaj ĉiuj aŭditorioj kaj salonoj, krom la teatra.
Kaŭno estas atingebla aviadile, trajne, buse kaj aŭtomobile. Tiuj, kiuj unue venos al Vilno aŭtomobile, trajne aŭ buse, unue iru al la busa aŭ trajna stacidomoj (la trajna kaj busa stacidomoj en Vilno estas apude, de la flughaveno necesas veturi buse), de la busa aŭ trajna stacidomoj veturu plu al Kaŭno – busoj kaj trajnoj estas multaj.
Ĉiuj partoprenontoj atingu la BETejon memstare. Ni ne havas eblon renkonti vin en la stacidomoj.
Ekde la 1a de julio la Organiza komitato de BET-59 funkcios en la ĉefa universitata konstruaĵo (str. S. Daukanto 28). La poŝtelefono de la prezidanto de la Organiza komitato Povilas Jegorovas estas +370 687 12219 . La retadreso estas pjegorovas@yahoo.com. Ĉiujn aktualajn informojn pri BET-59 eblas trovi en ties retejo: http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=bet59.
La 4an de julio (vendrede) kaj la 5an de julio (sabate) ekde la 10a ĝis la 22a horo en la ĉefa universitata konstruaĵo (str. S. Daukanto 28) funkcios registrado de partoprenantoj de BET-59, loĝigo, eblos ricevi diversajn informojn. Dum la registrado vi registros vian alvenon, ricevos pakaĵon kun diversa materialo, “Libron por BETano”, faldfolion pri Kaŭno en Esperanto, karton kun viaj loĝdomo kaj ĉambro, kuponojn por manĝado k. s.
Ĉiuj, kiuj ne pagis anticipe la aliĝkotizon, loĝadon kaj manĝadon, aŭ pagis neplene, dum la registrado devos pagi ĉion konforme al siaj kategorio kaj periodo. Novaj anticipe nealiĝintaj personoj plenigos la aliĝilojn surloke kaj pagos ĉion adekvate. Malfruintoj povos registri sian partoprenon en BET-59 ankaŭ dum postaj tagoj. Registriĝo por la ekskursoj kaj pago okazos aparte sabate kaj dimanĉe dum anoncotaj horoj. Ĉiuj ekskursoj estas pagendaj aparte.
La 6an de julio (dimanĉe) komenciĝos la laboro de BET-59 laŭ la programo, kaj estas antaŭvidita organiza tempo por diversaj programeroj kaj por prepariĝo al la solena inaŭguro de BET-59.
La solena inaŭguro de BET-59 okazos la 6an de julio (dimanĉe) je la 15a horo en la Granda salono de la universitato (str. S. Daukanto 28). Bonvolu veni kelkajn minutojn antaŭ la komenco de la inaŭguro.
La solena fermo de BET-59 okazos la 12an de julio (sabate) je la 15a horo en la Senata salono de la universitato (str. S. Daukanto 28).
La 9an de julio (merkrede) estos ekskursoj dum la tuta tago. Dum aliaj tagoj okazos kelkaj duontagaj ekskursoj. Legu pri la ekskursoj ĉe https://sezonoj.ru/2024/12/bet-160/.
La programo estos tre intensa, riĉa kaj interesa; vidu ĝin ĉe https://sezonoj.ru/2025/05/bet-194/.
Ĉiutage aperos kvarpaĝa plenkolora gazeto de BET-59 “Kunfluo”. Ĝin kompilos kaj redaktos Pawel Fischer-Kotowski – lia retadreso estas fiskot@gmail.com. En “Kunfluo” aperos ĉiuj aktualaĵoj, informoj, anoncoj pri salonoj de la programeroj, eventualaj ŝanĝoj de la programo, precizigoj, priskribo de BET-59, fotoj k. s.
Uzu la gazeton por anoncoj, proponoj, informu en ĝi pri la jam okazintaj programeroj. Ĝi estas via gazeto, tial bonvolu anticipe prepariĝi kunlabori kun ĝi. Entute aperos 8 numeroj de la gazeto – la unua jam la 5an de julio (sabate); la lasta – la 12an de julio (ankaŭ sabate). Ĝin ĉiutage povos preni ĉiu partoprenanto. La gazeto aperos ankaŭ rete en la retejo de BET-59. Aktualajn informojn eblos trovi ankaŭ sur la anonctabulo ĉe la akceptejo.
La laborlingvo de BET-59 estas Esperanto.
Dum BET-59 eventuale funkcios kelkaj ekspozicioj.
Monon eblos ŝanĝi en urbaj bankoj. En Litovio funkcias eŭro.
La elektra tensio en Litovio ĝenerale estas 220-volta.
La listo de la partoprenantoj de BET-59 estas en ties retejo kaj en la “Libro por BETano”.
La Organiza komitato de BET-59 petas vin esti atentaj, toleremaj, disciplinemaj, akurataj kaj ĝustatempaj.
Prepariĝu aktive labori dum BET-59. Ĝia sukceso dependas de ĉiuj partoprenantoj.
Bonvenon al Kaŭno!
Organiza komitato de BET-59
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/06//
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news