En sia prezento de la oktobra Boao Probal Daŝgupto proponas ludon: eviti la verbofinajn indikojn de nuntempo, pasinteco, estonteco; montras, kiel tio funkcias, kaj fine invitas al agrabla vojaĝo tra la paĝoj de la oktobra almanako, kiun mi ricevis nur fine de marto.
La fakon de originala prozo malfermas fragmento el “Neŭtrale”, romano de Sten Johansson pri Skandinavio dum la dua mondmilito. Sekvas “1986. Dio kaj tajpilo” de Grigorij Arosev – ĉapitro el legendaro verkita ruse en kunaŭtoreco. Sekvas kontribuoj de Laure Patas d’Illiers, Spomenka Štimec, Trevor Steele, Yin Jiaxin kaj Mikaelo Bronŝtejn.
Poemo por geedziĝa festo “Epitalamo por Lidia kaj Briano – majo 2024”, aŭtorita de Humphrey Tonkin estas la sola originala poeziaĵo en la almanako. Mirinde, tute mankas tradukita poezio – ĉu unika okazo por BA?
Kontribuoj al la tradukita prozo venas el la lingvoj hispana, ukraina, estona (tri verkoj), slovena: Roberto Perez-Franco: “Vivo” (trad. Norberto Diaz Guevara kaj la aŭtoro), Serhij Ĵadan: “Tiu, kiu vin varmigas en la nokto” (trad. Kalle Kniivila), Mati Unt: “La foriro de Helgi Sallo” (trad. István Ertl), Mudlum: “La apartamento numero 43” (trad. István Ertl), Ilmar Jaks: “Ekzilito malkovras suneklipson” (trad. István Ertl), Simona Klemenčič: “Domo sen speguloj” (trad. la aŭtorino).
La teatraĵo de Luiza Carol “Trans la nebulo” imagas la lastajn tagojn en la vivo de la fama itala komponisto Giacomo Puccini.
Probal Daŝgupto omaĝas al la forpasinta Renato Corsetti, sekvas lia prelegoteksto pri la pozicio de la angla en Barato el 2001. Vinko Ošlak artikolas pri la romano “Ombro sur interna pejzaĝo” de Spomenka Štimec, kiun li tradukis en la slovenan kaj prezentis en speciala kunveno en Maribor.
Ryszard Rokicki analizas la verkon “Vortfarado en Esperanto. Funkcigramatika analizo” de Wim Jansen. La recenza eseo de Miguel Fernández pri “Sinjorino en ruĝo sur griza fono” de Miguel Delibes (trad. Antonio Valén) pritraktas ne nur artajn valorojn de la verko mem kaj ties traduko, sed klarigas la historian kaj personan fonon. Tio instigis min serĉi pliajn informojn kaj viziti la retejon de la Instituto Cervantes en Moskvo kun virtuala ekspozicio “Miguel Delibes kaj Ruslando”.
Debra Hamel detale recenzas la romanon “La granda kaldrono” de John Francis, kiu eniras en la bazan legoliston de la originala Esperanto-literaturo kompilita de William Auld. La romano, unue aperinta en 1978, estas reeldonita en 2024, kaj Hamel prezentas pozitivajn kaj negativajn trajtojn, kiujn ŝi trovas.
En la kovrila kaj rubrikaj fotoj ĉefrolas tramoj en diversaj cirkonstancoj, lokoj kaj tempoj.
Halina Gorecka
Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №1 (323).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/04/ba-51/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news














