Harry Harrison naskiĝis antaŭ 100 jaroj

Harrison

Antaŭ 100 jaroj, la 12an de marto 1925, naskiĝis Harry Harrison (denaske: Henry Maxwell Dempsey, 1925-2012), usona sciencfikcia verkisto, aŭtoro de 35 romanoj kaj ducento da noveloj, kaj esperantisto, enplektinta Esperanton en siajn verkojn, precipe en la ciklon pri Jim diGriz kromnomata Rustimuna Ŝtalrato. Li estis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1985), honora prezidanto de Esperanto-Asocio de Irlando kaj honora membro de Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (nun Esperanto-USA).

Kvin libroj de Harrison aperis en Esperantaj tradukoj: “La verda estonteco” (1984), “La stratoj de Aŝkelono” (1994), “Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato” (1996), “La kaptita universo” (2001), “Invado: Tero” (2012).

La romanon de Harry Harrison “Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato” tradukis el la angla lingvo Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Rob Helm, Konrad Hinsen, Pierre Jelenc, Jorge Llambías, Kevin Schoedel kaj Mark Weddell. Ĝin eldonis la Ruslanda eldonejo “Sezonoj” en 1996.

Post la elĉerpiĝo de la papera eldono, kun konsento de la aŭtoro kaj de la tradukintoj, la tuta teksto de “Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato” estis publikigita kiel bitlibro laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub” en la “Virtuala biblioteko de Sezonoj”. Ekde la publikigo (2011) oni elŝutis ĝin pli ol 8500 fojojn: 4741 pdf-versioj kaj 3761 ePub-versioj.

Se vi ankoraŭ ne legis ĉi tiun romanon, vi povas profiti la jubileon de Harrison kaj elŝuti ĝin (kaj aliajn bitlibrojn de “Sezonoj” ĉe https://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php

Agrablan legadon!

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/03/harrison-2/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi