778 aliĝintoj al la 110a UK en Brno

uk-110Je la 1a de marto 2025 jam 778 personoj el 58 landoj aliĝis al la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025 en Brno, Ĉeĥio. Dum februaro aliĝis 51 personoj.
Ĉi tiu nombro estas je 40 personoj ol tiu de la 108a UK en Torino, kiu okazis somere 2023; tiam je la 1a de marto la aliĝstatistiko montris 818 aliĝintojn el 52 landoj. Probable, ankaŭ en Brno renkontiĝos iom pli ol mil esperantistoj.

Plej multaj jamaj kongresanoj estas el la kongreslando Ĉeĥio kaj el Germanio – po 86 personoj. Vidu la liston de la landoj kun pli ol 20 aliĝintoj:

87 Ĉeĥio
87 Germanio
74 Pollando
66 Francio
32 Ĉinio
31 Koreio
28 Hungario
25 Brazilo
24 Hispanio
23 Italio
22 Nederlando
21 Belgio

Ĝis la 31a de marto 2025 validas la dua aliĝtarifo: por t. n. A-landoj ĝi estas 240 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 300 eŭroj por ne individuaj membroj. Aliĝu rete ĉe https://uea.org/kongresoj/alighilo.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/03/brno-13/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi