Turgenev, Ivan Sergejeviĉ. Versaĵoj en prozo. II / Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova. Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2025. – 29 pagoj. – (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2024).
Komence de februaro aperis la literatura suplemento al La Ondo de Esperanto por la 2024a jaro – la dua parto de “Versaĵoj en prozo” de Ivan Turgenev, kiun tradukis el la rusa lingvo tripersona teamo: Vladimir Jurganov (Novosibirsko), Aleksander Korĵenkov (Kaliningrado) kaj Ludmila Novikova (Moskvo). Ĝi aperis kiel 29-paĝa bitlibro laŭ la normoj “pdf” kaj “epub”.
Antaŭ unu jaro ni eldonis, kiel literaturan suplementon por 2023, la unuan parton “Versaĵoj en prozo” de Turgenev por disponigi al la Esperanta legantaro pli fidelan tradukon ol la malnova kaj erarplena traduko de Kabe.
Turgenev proponis al la revuo “Vestnik Jevropy” (Heroldo de Eŭropo) 51 poemojn inkluzive de “La sojlo”, kiun li fine forigis el la presota materialo por eviti cenzurajn problemojn (pro tio Kabe ne tradukis ĝin) kaj ili aperis en nia pasintjara eldono. Tamen tio estis nur parto de liaj prozpoemoj, la ceterajn li ne permesis aperigi antaŭ sia morto, ĉar ili estis “tro personaj, membiografiaj”.
Nur en 1927 profesoro André Mazon, ricevinte de la familio Viardot permeson esplori la familian arĥivon, trovis en ĝi 33 poemojn (inkluzive de la intertempe aperinta “La sojlo”), kiuj ne aperis en la decembra eldono de “Vestnik Jevropy” (1892, №12), kaj donis la tekstojn al Charles Salomon, kiu tradukis ilin en la francan lingvon. Ĉi tiu tradukoj la 15an de novembro 1929 aperis en “Revue des Deux Mondes”, kaj post unu jaro Mazon eldonis libron kun la rusa originalo kaj la paralela franca traduko de Salomon.
Ni do proponas al vi la 32 “novajn” prozpoemojn, kaj do nun ĉiuj 83 verketoj el ĉi tiu ciklo estas legeblaj ankaŭ en Esperanto. Ni aldonis al ili la koncizan enkondukon “Al la leganto” kiu aperis en la pasintjara eldono.
«“Versaĵoj en prozo” unuavide ŝajnas hazardaj paperfolioj, elfalintaj el la notlibro de la verkisto, io el la speco de la senmortaj malnetaĵoj de Pascal en la rusa literaturo. Sed efektive en la ŝajna fragmenteco de ĉi tiuj Turgenevaj skizoj regas integra unueco kaj kompleta kuneco de ĉiuj partoj ĉirkaŭ la fortikaj kernoj de la ĉefaj ideoj. Ĉi tiu rigore kohera, kunpremita de vajco de malfacila, majstra kaj perfekta formo, fajlita kaj neta kreaĵo prezentas en sia tutaĵo poemon pri la pasigita vivovojo, kiu memorigas la konfesojn de la mezepoka poezio laŭ la amplekso de la multjara persona sperto kaj laŭ la harmonieco de ĝia kompleksa aranĝo», – skribis Leonid Grossman.
Mi povas nur ripeti la lastan frazon de la pasintjara eldono de “Versaĵoj en prozo”: La tradukintoj esperas, ke vi ŝatos ĝin, kaj ke “iu el ili eble semos ion en via animo”.
La literatura suplemento ne estas aĉetebla. Ĝin senpage ricevas ĉiuj abonantoj de “La Ondo de Esperanto”, do, se vi volas tralegi la libron, abonu “La Ondon” por 2025, kaj krome vi rajtos ricevi ankaŭ la kompletajn jarkolektojn de “La Ondo de Esperanto” kaj la literaturajn suplementojn por 2023 kaj 2024.
“La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ nur 15 eŭroj ĉe niaj perantoj en pluraj landoj, ĉe nia UEA-konto “avko-u” kaj per la internacia pagosistemo PayPal. Pri la pagmanieroj legu ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02/turgenev-3/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news