Interasocia kongreso de Esperanto okazos en Nanto

Nanto

La Interasocia kongreso de Esperanto en Francio okazos en Nanto (Nantes), de la 7a ĝis la 9a de junio 2025. La temo estas pri la vojaĝoj, kaj vi povos sperti “le Voyage à Nantes” (la vojaĝo en Nanto en Esperanta versio) kun eksterordinaraj Maŝinoj kaj nuntempaj artaĵoj. Via restado povos komenciĝi per ekskurso ĉe la bordo de Atlantiko kaj daŭri per vizito de la kasteloj ĉe la Luar’ rivero.

Historie Nanto ĉiam sin turnis al la Atlantika oceano kaj al la transmaraj vojaĝoj. Ni proponas al vi vojaĝi kun Jules Verne, la fama aŭtoro de Eksterordinaraj vojaĝoj, naskita en Nanto kaj aktiva subtenanto de Esperanto, pere de prelego fare de István Ertl kaj de vizito al lia muzeo.

Pascal Dubourg-Glatigny sekvigos al ni la spurojn de Lucien Péraire, esperantista vojaĝanto, kiu biciklis dum 4 jaroj tra la mondo en la 30aj jaroj; li inventis provtipon de veturilo por bicikli sur la fervojaj reloj tra Siberio.

Ni ne forgesu vojaĝi pere de la literaturo dank’al La libro de la mil kaj unu noktoj prezentota al ni en sia freŝdata Esperanta traduko.

Kaj belaj renkontoj en Tanzanio.

La imagpovo de Jules Verne kondukos nin al la nunaj “Machines de l’île” kaj al la Elefanto, giganta mekaniko el ligno kaj ŝtalo, kiu konigis Nanton en la tuta mondo.

Retejo: https://kongreso2025.esperanto-france.org/
Programo: https://kongreso2025.esperanto-france.org/detala-programo
Aliĝilo: https://kongreso2025.esperanto-france.org/aligxilo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02/francujo-20/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi