Pli ol 700 aliĝintoj al la 110a UK en Brno

uk-110Je la 1a de februaro 2024 jam 727 personoj el 56 landoj aliĝis al la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025 en Brno, Ĉeĥio. Dum januaro aliĝis 48 personoj.
Ĉi tiu nombro estas simila al tiu de la 108a UK en Torino, kiu okazis somere 2023; tiam je la 1a de februaro la aliĝstatistiko montris 772 aliĝintojn el 51 landoj. Probable, ankaŭ en Brno renkontiĝos iom pli ol mil esperantistoj.

Plej multaj jamaj kongresanoj estas el la kongreslando Ĉeĥio – 86 personoj, nur je tri pli multe ol el Germanio (83). Vidu la liston de la landoj kun almenaŭ 20 aliĝintoj:

Ĉeĥio 86
Germanio 83
Pollando 72
Francio 59
Koreio 31
Ĉinio 30
Hungario 26
Italio 23
Nederlando 21

Ekde la 16a de decembro 2024 ĝis la 31a de marto 2025 validas la dua, pli kosta aliĝtarifo: por t. n. A-landoj ĝi estas 240 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 300 eŭroj por ne individuaj membroj. Aliĝu rete ĉe https://uea.org/kongresoj/alighilo.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02/brno-11/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi