Sakari Kauppinen prelegos pri Tove Jansson en BET-59

Kauppinen“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dek sep prezentoj. La dek-oka estas Sakari Kauppinen (Finnlando), emerita ŝtata funkciulo, esperantisto ekde la 1970aj jaroj, prezidanto de la Esperanto-klubo de Helsinki, estrarano de Fondumo Esperanto. Ĉi-sube li mem prezentas sian kontribuon al BET-59.

La titolo de mia prelego estas “Tove Jansson – patrino de Mumintroloj”. Tove Jansson estas unu el la plej konataj finnaj verkistinoj internacie. Ŝi estas konata unuavice pro Muminvalo, fantazia mondo kie ĉefrolas diversaj figuroj kreitaj de ŝi, inter ili la familio de mumintroloj kaj iliaj amikoj. Unue ili aperis en libroj, poste ankaŭ en gazetaj bildstrioj. Nuntempe ili estas tutmonde konataj el multaj animaciaj filmoj.

Tamen Tove Jansson rigardis sin antaŭ ĉio pentroartisto. Ŝi pentris plurajn murpentraĵojn en publikaj ejoj kiel lernejoj, restoracioj kaj porinfanaj malsanulejoj. Ŝi estis ankaŭ ilustristo. Ŝi mem faris la ilustraĵojn al siaj libroj kaj al verkoj de aliaj aŭtoroj.

jansson

Ŝiaj libroj, ĉefe la serio pri Muminvalo, estas tradukitaj al 45 lingvoj. Ĉi-jare pasis 80 jaroj de la apero de la unua libroforma rakonto. Estas bona okazo prezenti ŝin ankaŭ pro tio, ke Esperanto-Asocio de Britio eldonis, kun financa helpo de Fondumo Esperanto, tutan serion da muminlibroj en Esperanto. Entute aperis sep libroj, la lastaj en 2024.

Sakari Kauppinen

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02/bet-170/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi