Unesko-Kuriero pri sklaveco

sklaveco“La historio de sklavigo formis nian modernan mondon kaj ankoraŭ influas nin. Ĉi tio estas evidenta en la profunda kaj foje sistema rasismo kiu persistas tutmonde, precipe kontraŭ posteuloj de afrikanoj, kaj tio devenas de malsamaj historiaj fenomenoj kiuj kutimis pravigi la miton de afrika “malsupereco”, ankaŭ dum la Klerisma Periodo”, – skribis Gabriela Ramos, Asistanta Ĝenerala Direktoro de UNESKO por Sociaj kaj Homaj Sciencoj en la ĉefartikolo de la tria kajero de “Unesko-Kuriero” (julio-aŭgusto) por 2024, kun tradiciiĝinta malfruo aperinta en la elŝutejo de Unesko.

La ĉefa temo de ĉi tiu eldono estas “La profunda heredaĵo de sklaveco” Ĝin traktas jenaj tekstoj en la sekcio “Larĝa angulo”:

Myriam Cottias. De politika rekono al demandoj por justeco
Verene Shepherd. Karibio postulas kompenson
Hilary McD. Beckles. Sklav-negoco kaj virinoj: forgesita historio
Frédérique Doyon. Rhodnie Désir, dancanta la pasintecon
Clémence Cluzel. Gorée, insulo de memoro
Flavio Gomes. Kilomboj, centroj de afrikbrazila rezistado
Guillermo G. Espinosa. Esteban Montejo, la historio de la lasta cimarona sklavo de Kubo

“Unesko-Kuriero” aperas en la ses oficialaj lingvoj de Unesko kaj ankaŭ katalune, Esperante, portugale, kaj koree. La Esperanta versio (45-paĝa) de la julia-aŭgusta “Kuriero” estas senpage elŝutebla (laŭ la normo pdf) en la retejo de Unesko: https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000390561_epo.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/01/unesko-40/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi