Unesko-Kuriero pri porjunulara literaturo

unesko-kuriero“Infanoj ne plu legas. Adoleskantoj eĉ malpli. Ekranoj anstataŭas la bildstriojn kaj albumojn de nia pasinta infanaĝo. Tiel nuntempe oni paroladas.
En la realo, ĉu la malkontentuloj ŝatas tion aŭ ne, infana literaturo estas en bona stato. Kontraŭ ĉiu antaŭvido, libroj daŭre havas specialan lokon en la koroj de infanoj. Laŭtlegado restas speciala momento de kunesteco inter plenkreskuloj kaj infanoj. Kaj tio estas bona novaĵo, se konsideri kiom grava frua legado estas por ke oni lernu lingvon, venku timojn kaj komprenu la mondon. Eĉ adoleskantoj, kun siaj pasioj por romantikaj aferoj kaj heroaj fantazioj, estas feliĉaj plonĝi en dikan libron”, – skribis Agnès Bardon, ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero, en la ĉefartikolo de la dua kajero de ĉi tiu gazeto (aprilo-junio) por 2024, iom malfrue aperinta en la elŝutejo de Unesko.

Porjunulara literaturo estas la ĉefa temo de ĉi tiu eldono. Ĝin traktas jenaj tekstoj en la sekcio “Larĝa angulo”:

Cath Pound. Infana kaj junulara literaturo, floranta ĝenro
“Legi estas ankoraŭ unika sperto por infanoj”: Intervjuo kun Douglas Rushkoff
Michelle J. Smith. Pri aŭstraliaj fabeloj
Debra Mitts-Smith. Kiom grandajn dentojn vi havas: la lupo en la infanlibroj
Carolina Musa. Pasia eldonisto
Natalia Páez. Kleraj influantoj en Argentino
Amrit Dhillon. En Barato, famuloj prenas plumojn
“La kolizio inter teksto kaj bildo malfermas trian kampon de ebloj”: Intervjuo kun Delphine Perret
Chrysogonus Siddha Malilang. Ludejo inter vortoj kaj bildoj
Cristina Puerta. Kio faras nin homaj
Anuliina Savolainen. Marisha Rasi-Koskinen, la ribelema plumo
Ghalia Kadiri. Nadia Essalmi, pioniro de porinfana eldonado en Maroko

Unesko-Kuriero aperas en la ses oficialaj lingvoj de Unesko kaj ankaŭ katalune, Esperante, portugale, kaj koree. La Esperanta versio (54-paĝa) de la aprila-junia Kuriero estas senpage elŝutebla (laŭ la normo pdf) en la retejo de Unesko: https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000389273_epo.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/01/unesko-39/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi