Konsciigu pri lingva justeco kun TEJO ĉe la Eŭropa Parlamento en junio 2025!

tejo

Kio estas EJO? Eŭropa Junulara Okazaĵo (aŭ oficiale angle “European Youth Event” – EYE) estas evento celanta gastigi 10 000 eŭropajn junulojn, kiuj reprezentos diversajn junularajn organizojn. La celo de la okazaĵo estas konvinki politikistojn kaj politikajn partiojn doni pli da atento al temoj kiuj gravas por junuloj (kiel edukado, moviĝeblo, senlaboreco, daŭripoveco), proponante interagan kaj dinamikan miksaĵon de agadoj, debatoj, programeroj, vizitoj, artaj prezentoj kaj multe pli – ambaŭ ene de la Eŭropa Parlamento en Strasburgo kaj ĉirkaŭ la EJO-Vilaĝo.

Kompreneble, TEJO petos specialan atenton por lingva justeco kaj internacia komunikado. Kiel jam en 2016, 2018 kaj 2023 TEJO sendos tien tutan delegitaron! Tie, ĉi-jare ni okazigos la lingvopolitikan rolludon de TEJO: Kukumio. Por tion plenumi ni ricevis subvencion de la Eŭropa Parlamento, kiu ĉeforganizos la eventon, por efektivigi la rolludon ene de la Eŭropa Parlamentejo.

Ĉu vi volas influi la eŭropan junularon per aktivaĵo pri lingvaj rajtoj kaj reprezenti TEJO-n kune kun grupo de esperantistaj entuziasmuloj el tuta Eŭropo?

Se jes, plenigu tiun ĉi aliĝilon ĝis la 26a de januaro 2025. Vi aldone povas kunsendi vivresumon (ne nepre en Esperanto), kaze ke vi disponas ĝin, al david.ruiz.sanchez@tejo.org.

Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/konsciigu-pri-lingva-justeco

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi