TEJO dungas kongresan oficiston kaj projektan mastrumiston

tejo dungas

TEJO dungas kongresan oficiston kaj projektan mastrumiston.
Roloj: kongresa oficisto, projekta mastrumisto.
Se vi spertas pri organizado de kongresoj kaj mastrumado de projektoj, TEJO havas oportunon por vi!

Ni serĉas laboranto(j)n por roloj de kongresa oficisto kaj projekta mastrumisto, por kontribui al agado de TEJO, kaj mem realigi siajn kreemajn ideojn. La rolojn povas plenumi unu aŭ pluraj personoj, kun intenco, ke sume temu pri ekvivalento de plentempa laboro.

Laborkondiĉoj
Laborhoroj: plentempe (40 horoj semajne) sed kun fleksebleco mem aranĝi laborhorojn.
Salajro: depende de la loĝloko de la kandidato.
Loko: distance.
Komenco: kiom eble plej frue.
Daŭro: ĝis la fino de 2025, kun eblo plilongigi poste.

Laborpriskribo
Kongresa oficisto kaj projekta mastrumisto laboros pri eventoj kaj projektoj de TEJO. Laŭeble li / ŝi / ili ankaŭ helpos disvolvi kapablojn de sekcioj de TEJO pri organizado de eventoj kaj mastrumado de projektoj.

Fonto: https://www.tejo.org/ko-pm-alvoko-2025/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi