Esperanto en infana tendaro de la lernejo “Lingvo por Sukceso”

lernejo

Dudek geknaboj en la aĝo de 8 ĝis 15 jaroj partoprenis en la infana tendaro de la lernejo “Lingvo por Sukceso”, kiu okazis la 3-8an de januaro 2025 en la ripozejo “Perlo de Ĉuvaŝio” apud Ĉeboksaro, la ĉefurbo de Ĉuvaŝio. Tradicie, unu el la kvar elekteblaj lingvoj estis Esperanto.

La specialaĵo de la Esperanto-instruado ĉi-foje estis la partopreno de du instruistoj. La kialo estas, ke tri tendaraninoj, aliĝintaj al la kurso, jam lernis la lingvon antaŭe, kaj la tri aliaj estis startuloj. La Esperanto-instruistino Irina Gonĉarova petis helpon de Grigorij Sencov, partopreninto de la somera Esperanta junulara lernejo KLERo (legu pri ĝi ĉi tie https://sezonoj.ru/2024/08/ruslando-57/), kiu okazis komence de aŭgusto pasintjare. Grigorij, 17-jara lernejano kaj sperta infangvidanto, perfekte kaj plezure plenumis sian novan taskon. Do, la tri pli aĝaj knabinoj havis la ŝancon profundigi siajn sciojn de la lingvo kaj akiri seriozan parolan praktikon, kaj grupo da diversaĝaj infanoj konatiĝis kun la bazo de la lingvo.

Sed ankaŭ la aliaj tendaranoj ne restis sen iuj informoj pri Esperanto. En la unua tago, post mallonga prezento de la duaj lingvoj por elekto (la unua lingvo ĉiam estas la nepra angla), okazis kvizo, bazita sur la prezento de Esperanto kaj aparta lumbilda prezentaĵo “Esperanto kiel socia fenomeno”. La kvizo enhavis ne nur demandojn pri la historio de Esperanto, ĝia ideologio kaj la nuna stato en la mondo, sed ankaŭ diven-taskojn pri gramatiko, malgraŭ tio, ke la prezentoj neniel tuŝis tiun temon. Ĉiuj tri infanaj teamoj atingis la finalon kun bonaj rezultoj.

Pozitivaj reagoj kaj dankoj al Esperanto-instruantoj ĉiuvespere aŭdiĝis dum la “Kandelo”, kiam la tendaranoj interŝanĝas siajn impresojn pri la pasinta tago.

Irina Gonĉarova

La rusa vorto “лагерь” estas pli multsignifa ol la Esperanta “tendaro”. Ĝi inkluzivas ankaŭ ripozajn, sportajn, muzikajn, artajn, klerigajn (ankaŭ lingvajn) kaj alispecajn plurtagajn kunvenojn de infanoj dum lernejaj ferioj. Kutime ili okazas ne en tendoj, sed en ripozejoj aŭ sanatorioj, kie la infanoj kune loĝas, ripozas, kaj lernas ion. En la supra artikolo temas pri unusemajna “lingvolernejo”. (La red.)

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/01/ruslando-61/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi