Antaŭ du semajnoj, je la jarŝanĝo, aperis la decembra (laŭ la nordhemisfera vidpunkto: vintra) eldono de la ĉiusezona bitgazeto “La Ondo de Esperanto” (2024, №322) kun 140 paĝoj. Entute, dum 2024 aperis kvar “Ondoj” kun sume 571 paĝoj (132 + 136 + 163 + 140 paĝoj). Kvankam la redakcio ĉiujare promesas 100-120 paĝojn ĉiusezone, do 400-480 paĝojn jare, ĉiam aperas multe pli. Sur la decembraj paĝoj (legeblaj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) estas sepdeko da tekst(et)oj kaj multaj ilustraĵoj.
Kiel kutime en la novjarfesta “Ondo” estas informoj pri la Esperantisto de la Jaro. Ĉi tiun honoran titolon en 2024 ricevis Eszter Besenyei-Merger, konata en Esperantujo kiel Stela. En la sekcio “Temo” oni povas konatiĝi kun la detaloj de ĉi-jara elekto kaj legi la intervjuon kun Stela, kiun aranĝis Paweł Fischer-Kotowski. Cetere, ŝi estas la plej lasta laŭreato de ĉi tiu titolo, kiu unuafoje estis aljuĝita (al William Auld) en 1998.
En la ampleksa primovada sekcio “Eventoj” estas publikigitaj 33 artikoloj kaj artikoletoj pri esperantista aktivado en la mondo. Nature, en la decembra eldono plej multas artikoloj pri Zamenhof-festaj kunvenoj kaj renkontiĝoj. Abundas ankaŭ raportoj pri kongresoj, renkontiĝoj kaj aliaj kunvenoj esperantistaj, okazintaj en oktobro-decembro, inkluzive de la 18a Moskva Lingva Festivalo kun ĉirkaŭ 650 registritaj vizitintoj; ankaŭ la kovropaĝa foto montras momenton el ĉi tiu festivalo: Maria Kuzina, Moskva filologino kaj reĝisoro, kantas en la ĉina lingvo dum la festivala koncerto.
En la decembra “Tribuno” Antanas Visockas prezentas la ekskursan programon de BET-59, kiu okazos ĉi-somere en Kaŭno; inter aliaj “tribunaĵoj” atentindas la Manifesto de Ŝventojo, akceptita dum la pasintjara IJK, kaj la artikolo de Valora (Yang Jinsa) “Kiel mi studas kaj vivas en Zaozhuang”
En la sekcio “Arkivo”, krom la kutima listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj, kiun dum pluraj jaroj ĉiumonate kompilas Aleksander Korĵenkov, estas publikigita la unua ĉapitro de la fundamenta verko “Pri libereco” de John Stuart Mill, kiun tradukis kaj antaŭparolis Bo Sandelin.
Kiel kutime, la plej ampleksa Onda sekcio estas “Kulturo” (61 paĝoj). En nia literatura projekto “Rusa Novelaro 2” aperas la dek-dua parto: ses rakontoj de Valentin Katajev, tradukitaj de Vladimir Jurganov, Ludmila Novikova, V. S. Neminem kaj Aleksander Korĵenkov, kiu ankaŭ verkis la enkondukan artikolon pri Katajev kaj komentojn pri la tradukitaj verkoj. Per sia originala novelo “La naĝanto” al la decembra “Ondo” kontribuis Paulo Sérgio Viana. Miguel Fernández daŭrigas sian serion da prezentoj de hispana poezio. Ĉi-eldone sur dek paĝoj estas publikigitaj poemoj de ok nuntempaj poetoj el Kantabrio.
Sub la titolo “La saĝeco de la Akademio” Wolfgang Kirschstein rakontas pri la korea verkistino Han Kang, laŭreato de la literatura Nobelpremio 2024, kun tradukoj de fragmentoj el ŝiaj verkoj.
Du literaturaj kaj unu muzika verko estas recenzitaj en la lasta “Ondo” por 2024: “Abismoj” de Jean Forge (rec. Carlo Minnaja), “La abeloj kaj la nevidebla” de Clemens J. Setz (rec. Wolfgang Kirschstein) kaj la muzika albumo “Dezertoj” de Armel Amiot (rec. Paŭlo Moĵajevo). En la kultursekcio estas ankaŭ artikol(et)oj pri aliaj Esperantaj kulturnovaĵoj.
Al la sekcio “Mozaiko” kontribuis Stanislav Belov per paĝo da ŝercoj pri sporto kaj sportistoj kaj István Ertl per “Spritaj splitoj kaj preskeraroj”.
Resume: ampleksa, interesa, kulture kaj movade riĉa 322a eldono de “La Ondo”!
“La Ondo de Esperanto” aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata bitgazeto en kiu estas publikigataj la plej gravaj kaj interesaj tekstoj el nia novaĵretejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj kaj tradukitaj speciale por la gazeto, kiu konservis la gloran nomon “La Ondo de Esperanto”.
Ankaŭ en 2025 la redakcio pretigos kvar 100-120-paĝajn almanakojn kaj literaturan suplementon.
La novaĵretejo estas libere legebla de ĉiu deziranto, sed la almanakon ricevas nur tiuj, kiuj abonis ĝin.
La baza abontarifo ne ŝanĝiĝas dum pluraj jaroj.
Estas tri abonkategorioj:
1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj
Dum la abonjaro 2024 danke al la Amikaj donacoj 29 personoj ricevis senpagajn abonojn al nia gazeto. La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo. Pagante vian kotizon por 2025, pensu pri tiuj, kiuj mem ne povas pagi, kaj donacu Amikan aŭ Patronan kotizon.
“La Ondo de Esperanto” estas abonebla ĉe niaj landaj perantoj (preferinda maniero) kaj ĉe nia UEA-konto. Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
La sekva eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025, №323) aperos en marto. Fine de januaro aŭ komence de februaro ĉiuj abonantoj ricevos senpagan literaturan suplementon.
Enhavtabelo de la decembra “Ondo” (2024, №322)
1 Kovropaĝa foto
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero
5 Temo
6 Paweł Fischer-Kotowski. Stela Besenyei-Merger: La Esperantisto de la Jaro 2024
7 Elektokomisiono de La Esperantisto de la Jaro 2024
8 Paweł Fischer-Kotowski. Oni ĝuu tion, kion la lingvo povas ebligi: Intervjuo kun Stela Besenyei-Merger
10 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. La dudek-sepa elekto. Kial la lasta?
11 Eventoj
12 Povilas Jegorovas. Litovio: La 2024a jaro finita
14 Ronald Schindler. Zamenhoffesto 2024 en Berlino
16 Spomenka Štimec. Poezioplena Zamenhof-tago en Zagrebo
17 Raymonde Coquisart. Interasocia Zamenhof-Festo en Parizo
18 John Huang. Toronto gastigos du gravajn eventojn en 2025
19 Choe Taesok. Koreio kaj Japanio komune kongresis
21 Emma Villemin. KAEST revenis al sia naskiĝurbo
23 Martin Thorenz. 73a Kultura Semajnfino en Sarlando
24 Govanni. La 33a KEKSO: TEJO-volontulo rakontas
25 Utho Maier, Alois Eder. Kjara: Esperanto estas flago de paco, same kiel muziko
27 Choe Taesok. La 18a Internacia Meditado de Ŭonbulismo
29 Ronald van Buuren. Ludosemajnfino kun Sankta Nikolao en Leauwarden
30 La Esperanta Civito: novaj senato kaj konsulo
30 Manuela Blanco. NaturAmika KulturSemajno
31 Povilas Jegorovas. Memorvespero pri Zamenhof en Kaŭno
32 Irina Gonĉarova. La 18a Moskva lingva festivalo
34 Nikita Valko. Junulara revigliĝo en Belarusio
35 Gou Xinyue. Kursoj de Esperanto en Ĉinio
35 Nova estraro de TEJO
36 Katalin Kováts. Dek du novaj personoj en la Panteono
36 Iĝu instruisto de la jaro!
37 Renovigata la retejo “Esperanto en 12 lecionoj”
38 Szilvási László. Oni haltigos la Esperanto-ekzamenojn en Hungario
39 La kongreso en Brno prokrastita je unu semajno
39 UK-110: Pli ol 600 aliĝintoj el pli ol 50 landoj
40 Povilas Jegorovas. UEA donis aŭspicion al BET-59
41 Povilas Jegorovas. La Organiza Komitato de BET-59
43 Novaj datoj de la 81a IJK en Indonezio
44 Aranka Laslo. Instruistoj kongresos en la ĉefurbo de Serbio
45 Ulrich Matthias. Malagasio denove invitas
46 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. István Nemere forpasis
46 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Claude Gacond forpasis
47 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Ni funebras kaj kondolencas
48 Tribuno
49 Antanas Visockas. La ekskursa programo de BET-59
53 Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Homaj Rajtoj, la 10a de decembro 2024
54 Manifesto de Ŝventojo
55 Miora Raveloharison. Dankon pro la helpo
56 Renato Corsetti. KomencOntoj en Eŭropo: ĉi-jare pli bone ol mi timis
57 “Valora” Yang Jinsa. Kiel mi studas kaj vivas en Zaozhuang
58 Kunorganizu la Junularan kongreson en 2026
59 Arkivo
60 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2025
63 Bo Sandelin. Libereco laŭ John Stuart Mill
64 John Stuart Mill. Pri libereco. Ĉapitro 1. Enkonduko (Tradukis Bo Sandelin)
74 Kulturo
75 Aleksander Korĵenkov. Plena, absoluta kaj sentima sendependeco de la pensado
77 Valentin Katajev. La fusilo. Dimanĉe. La rufaj krucetoj. La aĵoj. La surprizaĵo. Patro nia (Tradukis Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, V. S. Neminem, Ludmila Novikova)
108 Paulo Sérgio Viana. La naĝanto
111 Miguel Fernández. Nuntempaj hispanaj poetoj el Kantabrio
111 Poemoj de Marcos Díez, Adela Sainz Abascal, Fernando Abascal, Ana García Negrete, Ángel Sopeña, Miguel Ibáñez, Juan Antonio González (Tono), Yolanda Soler Onís (Tradukis Miguel Fernández)
120 Wolfgang Kirschstein. La saĝeco de la Akademio
123 Carlo Minnaja. Abismoj de la menso kaj de la vivo (Recenzo: Jean Forge. Abismoj)
126 Wolfgang Kirschstein. Denseco de genioj (Clemens J. Setz. La abeloj kaj la nevidebla)
128 Paŭlo Moĵajevo. Albumeto ne elstara, sed tre plaĉa kaj atentinda (Recenzo: Armel Amiot. Dezertoj)
129 La tria eldono de La Ĉashundo de la Baskerviloj
130 Halina Gorecka. Beletra Almanako, 2024, №50
131 Alessio Giordano. Kompletiĝis la 55a jarkolekto de Literatura Foiro
132 Filmo pri la 109a UK en Aruŝo
133 Miguel Gutiérrez Adúriz. La 76aj Belartaj Konkursoj (BK) de UEA
134 “Esperanto ligas homojn”: Rezultoj de la 14a konkurso
135 Mozaiko
136 Stanislav Belov. Pli alte, pli rapide, pli forte
137 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
138 Perantoj de La Ondo de Esperanto
139 Reklamo
(R)Estu kun la “Ondo” ankaŭ en la 2025a jaro! Abonu mem kaj/aŭ abonigu viajn amikojn!
La red.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/01/ondo-137/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news