Dobrzyński, Roman. La Zamenhof-Strato. Verkita laŭ interparoloj kun d-ro L. C. Zaleski-Zamenhof. – 2a eldono. – Kaunas: Ryto varpas, 2005. – 288 p.
Antaŭ 100 jaroj, la 23an de januaro 1925, naskiĝis Louis-Christophe “Ludoviko Kristoforo” Zaleski-Zamenhof (1925-2019), nepo de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof, filo de Adam Zamenhof kaj Wanda Zamenhof (fraŭline: Frenkel). Post sia reaktiviĝo en Esperantujo (1987) li estis plurfoja salutanto nome de la Zamenhofa familio en la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Surbaze de interparoloj kun li Roman Dobrzyński verkis la libron La Zamenhof-strato (2003), kiu estis tradukita al pluraj lingvoj.
Okaze de la centa naskiĝdatreveno de L. C. Zaleski-Zamenhof, la libroservo de UEA dum la tuta januaro ofertas la libron La Zamenhof-Strato kun sesona rabato sendepende de la mendata kvanto. Mendu ĝin ĉe https://katalogo.uea.org/?inf=7067.
Lege recenzon de Dirk Bindmann, kiu aperis en La Ondo de Esperanto, 2004, №3
https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-zstr.htm
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/01//
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news