SEDK “D-ro Ivan Kirĉev” (urbo Razgrad, Bulgario), lanĉas por la 36a fojo Internacian konkurson por originala Esperanta poezio kaj humuro – EKRA-25. La sendotaj konkursaĵoj je liberaj temoj devas esti nenie publikigitaj antaŭe. Ili devas esti komputile skribitaj kaj subskribitaj per pseŭdonimoj.
La konkursaĵojn, bonvolu sendi al retadresoj: edkrazgrad@gmail.com / dimakateva@gmail.bg. La veran nomon kaj poŝtan adreson bonvolu sendi al dkateva@mail.bg kaj ekra_razgrad@mail.bg.
La limdato estas la 31a de majo 2025. La rezultoj estos anoncitaj kadre de EKRA-2025, kiu okazos la 21an de junio 2025. La premiitaj konkursaĵoj estos publikigitaj en “Bulgara esperantisto” kaj en “Esperantista tribuno” – eldonaĵo de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” (Razgrad).
Fonto: HeKo 860 9-B, 9 jan 2025
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news