Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en januaro 2025

januaro

1. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Isaj Dratwer (1905-1918-1985), juda bakteriologo kaj esperantisto, loĝinta en Ruslando, Pollando kaj Israelo; fondinto (1933) kaj senŝanĝa prezidanto de Varsovia Esperanto-Societo ĝis la invado de Germanio (1939), ĝenerala sekretario de PEA (1947-58), komitatano de UEA (1948-51, 1956-58, 1961-67), prezidanto de ELI (1961-67); aŭtoro de kelkaj lerniloj kaj de libro pri Lidia Zamenhof (1980), kompilinto de la kolekto Pri Internacia Lingvo dum jarcentoj (1970).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 75-76).

3. Antaŭ 75 jaroj mortis Ernest Archdeacon (arŝdekón, 1863-1908-1950), irland-devena franca advokato, inventisto, mecenato, pioniro de aŭtomobilismo kaj aviado, populariganto de tekniko kaj esperantisto; prezidanto de la landa asocio SFPE, poste UFE (1926-45), kunfondinto (kun G. Warnier, 1928) de la mecenata asocio “Domo de Esperanto”; membro de la Lingva Komitato (1932-38); aŭtoro de la ampleksa franclingva verko Kial mi iĝis esperantisto (kun antaŭparolo de H. Farman); li ofte gastigis esperantistojn en sia jaĥto “Esperanto”.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 15).

8. Antaŭ 90 jaroj mortis Louis de Beaufront (bofrón, Louis Eugène Albert Chevreux, 1855-1888-1935), franca instruisto, esperantisto kaj idisto, nomita “la dua patro de Esperanto” pro la sukcesa disvastigo de Esperanto; fondinto (1898) de la asocio SPPE (poste: SFPE) kaj ties organo L’Espérantiste, reprezentanto de Zamenhof ĉe la eldonejo Hachette (1901-03), membro de la Lingva Komitato (1905-08); aŭtoro de pluraj lerniloj kaj prilingvaj libroj, inkluzive de la unua vera gramatiko de Esperanto Commentaire sur la Grammaire de la Langue Internationale Esperanto (1900); kompilinto de la antologio Esperantaj prozaĵoj (1902); en 1908 forlasis Esperanton kaj aliĝis al Ido, kiun li kunkreis.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 30-31) kaj en la artikolo “Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto” de A. Korĵenkov https://sezonoj.ru/2015/03/beaufront.

12. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Vasilij Jakovleviĉ Jeroŝenko (Ерошенко, 1890-1910-1952), rusa blinda instruisto, vojaĝanto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Eroŝenko; vojaĝinto per Esperanto tra kelkaj landoj en kiuj li instruis Esperanton, sekretario de Pekina Esperanto-Asocio kaj docento de Pekina Esperanto-Kolegio komence de la 1920aj jaroj; aŭtoro de pluraj verkoj en Esperanto, rusa, japana kaj ĉina lingvoj.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 84-86).

21. Antaŭ dek jaroj mortis Hans Bakker (1937-1946-2015), nederlanda organiza konsilisto, socia aktivulo (sekretario de la politika partio Verda Maldekstro, 1989-2002) kaj esperantisto; gvidanto de la Komisiono por Eksteraj Rilatoj de TEJO (1965-76), estrarano de Institucio Hodler’68 (1982-88), estrarano de UEA pri financo kaj administrado (1992-95), komisiito de UEA pri la Afrika agado dum pli ol dudek jaroj (1980-2001), estrarano de la landa asocio Esperanto Nederland (1996-2006) kaj kunredaktoro de ĝia revuo Fen-X (1996-2011); honora membro de TEJO (1976) kaj UEA (2002), la unua laŭreato de la premio Onisaburo Deguĉi (1987), la Esperantisto de la Jaro 2000 (kun M. La Torre kaj J. Lindstedt).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 22-23).

22. Antaŭ 60 jaroj naskiĝis Kalle Kniivilä (1965-1982- ), finna ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto, loĝanta en Svedio; redaktoro de Kvinpinto (1985-86) kaj TEJO tutmonde (1993-97), komitatano de UEA (1998-2001), estrarano de UEA pri informado (1998-2001), vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (2008-11); kunfondinto (kun I. Ertl, 2003) kaj redaktoro (2003- , kun paŭzo en 2019 pro laboro en la ministerio pri eksteraj aferoj) de la reta bulteno Libera Folio; aŭtoro de ses libroj aperintaj Esperante, finne kaj svede (Homoj de Putin, 2014; Krimeo estas nia, 2015; Idoj de la imperio, 2016; La Strato de Tanja, 2017; La malamiko de Putin, 2021; Lando kiu vekiĝis. Rakontoj el Ukrainio, 2023).

23. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Louis-Christophe “Ludoviko Kristoforo” Zaleski-Zamenhof (1925-1934-2019), juda pollanda, poste (de 1959) francia konstruinĝeniero, instruisto kaj esperantisto, nepo de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof, filo de Adam Zamenhof kaj Wanda Zamenhof (fraŭline: Frenkel); post sia reaktiviĝo (1987) plurfoja salutanto nome de la Zamenhofa familio en UKoj; honora membro de UEA (1987). Surbaze de interparoloj kun li Roman Dobrzyński verkis la libron La Zamenhof-strato (2003), kiu estis tradukita al pluraj lingvoj.

23. Antaŭ 95 jaroj mortis Hippolyte Sebert (sebér, 1839-1898-1930), franca generalo, sciencisto kaj esperantisto, la plej proksima kunlaboranto de Zamenhof; prezentinto de Esperanto en la Franca Akademio de Sciencoj (1901); la unua prezidanto de la Organiza Komitato (poste: KKK) fondita en la 1a UK (1905), fondinto kaj gvidanto de Esperantista Centra Oficejo en Parizo, kunfondinto kaj la unua prezidanto de ISAE (1907), fondinto kaj redaktoro (kun G. Chavet) de Oficiala Gazeto Esperantista (1908-20), la unua prezidanto de Konstanta Reprezentantaro de Naciaj Societoj (1922-23); membro de Lingva Komitato (1905-30), aŭtoro de Sur l’utilité scientifique d’une langue internationale (1901), L’Espéranto et les langues nationales (1909), La langue internationale auxiliaire Esperanto (1910), L’Espéranto et les sociétés de la Croix-Rouge (1921) kaj de aliaj libroj kaj broŝuroj.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 251-253).

25. Antaŭ 65 jaroj mortis Stellan Engholm (1899-1920-1960), sveda instruisto kaj esperantisto; eldonanto kaj redaktoro de Malgranda Revuo (1943-52); aŭtoro de Al Torento (1930), Homoj sur la tero (1932), Infanoj en Torento (vol 1 1934; vol 2 1939), Maljunulo migras (1943), Vivo vokas (1946), La lupo sur Kapitolo (posteume en 1997); tradukinto de sveda beletro, i.a., de tri libroj de S. Lagerlöf (La mono de sinjoro Arne, 1933; Gösta Berling, 1934; La ringo de la generalo, 1938) kaj de Pasko de A. Strindberg.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 83-84).

29. Antaŭ 85 jaroj en la koncentrejo Palmiry estis murdita Adam Zamenhof (1888-1940), ruslanda, poste pollanda juda oftalmologo kaj esperantisto, filo de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof.

30. Antaŭ 145 jaroj naskiĝis Harold Bolingbroke Mudie (mjúdi, 1880-1902-1916), angla borsisto kaj esperantisto, fondinto kaj redaktoro de The Esperantist (1903-05), vicprezidanto (1908-12) kaj prezidanto (1912-16) de BEA, unu el la tri ĉeforganizantoj de la 3a UK (Kembriĝo, 1907), kunfondinto de UEA (1908) kaj ĝia unua prezidanto ĝis sia morto, membro de la Lingva Komitato (1905-16).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 207-209).

31. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Augusto Casquero de la Cruz (1945-1969-2023), hispana armeano, instruisto, logopedo kaj esperantisto; internacie konata instruisto de Esperanto kaj turisma organizanto; prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio (2005-08), komitatano A de UEA (2002-06, 2012-13), prezidanto de LKK de la 78a UK (Valencio, 1993), vicprezidanto de Monda Turismo; laŭreato de la internacia premio Ada Fighiera-Sikorska (2004) kaj de la diplomo de UEA pri elstara agado (2011).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj por januaro 2025, kompilita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №4 (322).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/01/januaro-9/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi