Venu al la malfermitaj sesioj pri la 81a IJK

ijk

Je la 31a de januaro 2025 (vendredo) finiĝos la unua aliĝperiodo de la 81a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Indonezio. Ĉu vi interesiĝas partopreni en la IJK? Ne maltrafu ĉi tiun ŝancon aliĝi kontraŭ favorprezaj kotizoj!

Ĝis nun aliĝis 69 homoj el 24 landoj, kaj vi povas aliĝi al tiu plilongiĝanta listo!

Malfermitaj informsesioj pri la IJK

Ĉu vi volas aliĝi sed volas scii pli da informo? Ni invitas vin al niaj venontaj malfermitaj informsesioj kiuj okazos la 25an de januaro (sabato) per Zoom. Dum la informsesioj vi informiĝos pri la kotizoj, loĝebloj, alvenebloj, kaj alia esencaj detaloj pri la IJK.

Por ĉeesti, necesas antaŭregistriĝi per la ĉi-subaj ligiloj. Post via registriĝo, vi aŭtomate ricevos instrukciojn por aliri la sesion per via retadreso. Rigardu la diversajn sesiojn ĉi-sube kaj elektu tiun plej taŭgan laŭ via horzono. Ĉiu sesio daŭras unu horon. Notu ke estas malsama ligilo por ĉiu sesio.

Ĉiuj de la tuta mondo estas bonvenaj al la malfermitaj informsesioj. Invitu viajn amikojn kaj samlandanojn kaj kune informiĝu pri la plej mojosa evento de la jaro!

Mi ŝatus aliĝi al la IJK!

Se vi jam decidis aliĝi al la 81a IJK, simple iru al la reta aliĝilo. Memoru remembriĝi en TEJO por 2025 por ricevi specialan rabaton de 50€. Aliĝinte, elpagu vian kotizon aŭ sendu la minimuman antaŭpagon (30€) ĝis la 31-a de januaro por profiti de la plej favorprezaj kotizoj.

Se vi havas demandojn, vizitu nian retpaĝaron aŭ ne hezitu skribi al ni per ijk2025@tejo.org.

Fonto: https://www.tejo.org/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi