La Esperanto-ekzamenoj en Hungario daŭros dum 2025

ekzamenoEn decembro ni publikigis artikolon de Szilvási László pri tio, ke la ŝtata lingvoekzamena centro ONyC en Hungario decidis ne plu organizi Esperantajn ekzamenojn. La 7an de januaro Szilvási László disvastigis jenan koncizan informon:

Esperanto-ekzamenoj en Hungario

Je unu tago post la publika (gazetara) apero de la anonco pri la nuligo de Esperantaj ekzamenoj en Hungario, supozeble pro la publika reagaro, la ekzamena centro “Origó” decidis iom retiriĝi, kaj plilongigi la ekzamen-eblon ĝis la fino de tiu ĉi jaro!

Gvidantoj de la Esperanto-movado en Hungario kun reprezentanto de UEA kaj ties ekzamena centro decidis kune peti personan renkontiĝon kun la direktoro de la ekzamena centro por zorgi pri estontaj ekzamenoj.

Jen FB afiŝo de la Ekzamena Centro: https://www.facebook.com/origovizsga/posts/
Vi povas “lajki” se tio plaĉas al vi!

Szilvási László
Lingvo-Studio, LS
www.eszperanto.hu

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi