Antaŭ kelkaj tagoj, dum mi aŭskultis prelegon pri antikvaj civilizacioj, la parolanto volis situi la malnovan Arkadion (laŭ PIV: antikva montara regiono en la centro de Peloponezo kaj, figurasence, ideala paŝtista paradizo) kaj komparis ĝin kun la hispana urbo Sorio (Soria). Nu, la komparo funkcias ankaŭ en la alia direkto, kaj do por klarigi al eksterhispanianoj la urbon, kie okazos la venonta Hispana Kongreso de Esperanto, oni povas paroli pri ia nuntempa Arkadio: malnova urbo kaj provinco, en la centro de la Iberia Duoninsulo, situanta en kampara areo, kun disa loĝantaro, tre grava historio, kaj kun forta rilato al literaturo.
La historia flanko ligiĝas interalie al praurbo prezentinta mitan rezistadon al la romia konkero, Numantio (Numancia), kiun oni vizitos dum la kongreso. La literaturo fontas unue el gravaj poetoj nuntempaj; unu el ili, María Ángeles Maeso, publikigis unu sian libron dulingve, hispane kaj Esperante, kun traduko kaj enkonduko de Miguel Fernández, kaj al ŝi oni faros omaĝon dum poezia vespero ĉe la kongreso. Sed ankaŭ rimarkindas la inspiro kiun Sorio havigis al gravaj hispanlingvaj literaturistoj el aliaj regionoj, notinde Antonio Machado, Gustavo Adolfo Bécquer kaj Gerardo Diego, kiuj ĝin prikantis, kio havigis tiun poeziecan bildon al la urbo en hispanaj medioj.
La kongreso okazos de la 1a ĝis 4a de majo 2025 kun turisma postkongreso al proksimaj historiaj urboj la 5an. La unua aliĝperiodo finiĝis la 31an de decembro, sed ĉar komence de januaro amasiĝis en Hispanio pluraj tradiciaj festoj, la Organiza Komitato anoncis ties plilongigon ĝis la 15a de januaro. Do la legantoj ankoraŭ povas profiti tiun ŝancon. En la momento de verkado de tiuj ĉi linioj jam 80 homoj aliĝis al la Kongreso.
La ĉefa sidejo de la kongreso estos kultura spaco, nomata “Espacio Santa Clara”. Temas pri malnova monaĥinejo, antaŭnelonge renovigita, kiun la urbodomo metis je dispono de la kongresanoj.
La retejo de la Kongreso https://kongreso.esperanto.es jam havas sufiĉe kompletajn informojn. Pri la kongresejo, pri la urbo, pri la publika transporto (sufiĉe ofta kaj komforta el Madrido kaj Zaragozo), pri loĝado, manĝado (inklude de komuna bankedo la lastan tagon), pri la ekskursa programo.
Rilate al la kultura programo de la kongreso, indas mencii la konfirmitan partoprenon de pluraj verkistoj ligitaj al la Ibera Skolo, kiel Antonio Valén (kiu mem estas soriano), Abel Montagut (kiu prezentos siajn “Abelajn projektojn”), Miguel Fernández (kiu gvidos la poezian vesperon), Miguel Gutiérrez Adúriz (“Liven Dek”, kiu prelegos pri Esperanta kulturo) Okazos ankaŭ prezentado de novaj libroj, inter aliaj du tradukoj de Antonio Valén kaj eseo de Ana Manero. Ne mankos muziko, kun la partopreno de JoMo kaj de Kaj Tiel Plu. Certe okazos prelegoj, kurso de Esperanto, distraj programeroj kaj aliaj aktivaĵoj.
Ni rekomendas baldaŭan aliĝon, ne nur por profiti la rabatitajn kotizojn, sed ĉar la datoj de la kongreso, kiuj profitos landan feriponton, estos tre altiraj por aliaj vizitantoj, kiuj deziros ĝui naturon kaj printempon en la hispana Arkadio.
José Antonio del Barrio
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/01/hispanujo-7/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news