En la Tago de Holokaŭsta Memoro ni rememoras tion kio povas rezulti el malrespekto kaj malestimo al homaj rajtoj. Estas nia devo, kiel homaro, malpermesi kaj eviti la ripeton de genocidoj kiel tiuj faritaj de la nazia reĝimo. La Holokaŭsto estos, por ĉiam, averto al ĉiuj homoj pri la danĝeroj de malamo, maltoleremo, rasismo kaj antaŭjuĝo.
Ni ankaŭ memoras la kuraĝon de pluraj homoj, soldatoj kaj civiluloj, kiuj batalis kaj agadis, ĉu por liberigi la koncentrejojn, ĉu por helpi tiujn kiuj fuĝis de la terura persekuto.
Esperanto, kiel lingvo kaj idealo, estis rekte atakata de naziistoj, kaj esperantistoj estis persekutataj kaj mortigitaj. Preskaŭ la tuta familio de Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto, estis ekzekutita, aŭ murdita en koncentrejoj. Tamen, malgraŭ suferado kaj danĝeroj, multaj esperantistoj ankaŭ helpis la savadon de aliaj potencialaj viktimoj.
La homa vivo estas prioritato super ĉiu alia afero homa. Ĉiuj homoj, senescepte, havas rajtojn al vivo, libereco kaj sekureco. Ni laboras por interkompreniĝo kaj estimo inter la homoj pere de la internacia lingvo Esperanto, favore al mondo kie ĉiuj homoj kaj lingvoj estas liberaj kaj egalaj en digno kaj rajtoj, kaj la homa vivo estas sekura.
Ni do reasertu la celojn kaj principojn enskribitajn en la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, same kiel en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Ni kune kreu mondon kie ĉiuj kondutas unu al alia en spirito de frateco, kaj havas la samajn rajtojn, sendepende de kia ajn diferencigo, inkluzive laŭ lingvo.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1209.
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news