Senpage elŝuteblas la decembra (2024) kaj januara (2025) numeroj de la revuo Esperanto

revuoLibere elŝuteblas la n-roj 12/2024 kaj 1/2025 de la revuo Esperanto: uea.org/revuoj.

En la interesega n-ro 12/2024 la publiko trovas diversajn artikolojn, inter ili “Sepdek jarojn post Montevideo”, kiam Unesko en 1954 rekonis la meritojn de Esperanto kaj UEA fariĝis konsulta neregistara organizo ĉe Unesko, kaj unua parto de detala konversacio kun Duncan Charters, Prezidanto de UEA. Ankaŭ pri Esperanto en universitatoj, pri Afriko: pozitiva spuro de la 109a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazinta en Tanzanio, kaj oficiale agnoskita instruado de Esperanto en Burundo. Kaj rete: “Libro de Etsuo Miyoshi senkoste rete disponebla en Esperanto”.

esperantoEn la inaŭgura numero de 2025 la publiko trovos la Novjarajn Bondezirojn de UEA, la duan kaj lastan parton de la konversacio kun D. Charters kaj gravajn artikolojn kaj novaĵojn kiel “Historio de Esperanto en Brno”, ĉeĥa urbo de la 110a UK, “La interreta revojaĝo de Lucien Péraire”, pri la historia bicikla esperantista vojaĝo interkontinenta, Esperanto-agado en Madagaskaro kaj Nepalo kaj raportoj pri la Virtuala Kongreso (VK).

Krom tiuj du numeroj ankaŭ eblas libere elŝuti ĉiujn jarkolektojn kaj numerojn de pli ol antaŭ unu jaro. Jam disponeblas diversaj jarkolektoj, el kiuj la plej malnova estas tiu de 1922. Por elŝuti la liberajn numerojn oni devas musklaki la butonon “Elŝutu la numeron”: ne necesas ensaluti, sed tuj post la musklako la retejo povas postuli kontrolkodon. Sama regulo aplikeblas por la revuo Kontakto.

Libere aŭskulteblaj estas ankaŭ ĉiuj voĉlegitaj numeroj de antaŭ pli ol unu jaro, disponeblaj ĉe uea.org/revuoj/sono. Tiun laboron faras teamo de volontuloj, kies ĉefa celo estas provizi vidhandikapitojn per la enhavo de la revuo. Se vi volas kontribui per legado, kontaktu la kunordiganton de tiu laboro, Luis Obando, ĉe luis@esperanto.co. Se eblas al vi donaci por tiu celo, via donaco bonvenas por la Volontula Fondaĵo: uea.org/alighoj/donacoj/volontuloj.

La revuon Esperanto ricevas ĉiuj individuaj membroj (IM) de UEA kaj abonantoj. Fariĝi IM de UEA eblas per la reta aliĝilo: uea.org/alighoj/alighilo. La kategorioj Membro-Abonanto (MA) kaj dumviva membreco estas speciale rekomendataj. Membroj malpli aĝaj ol 36 jarojn estas samtempe TEJO-membroj kaj aŭtomate ricevas ankaŭ la revuon Kontakto. Se temas pri la kategorio Membro Baza (MB) homoj malpli aĝaj ol 26 kaj 20 jarojn ricevas grandajn rabatojn, respektive de 50% kaj 75%. Homoj pli aĝaj ol 35 jarojn povas aboni la revuon Kontakto papere aŭ elektronike ekde nur 6 eŭroj jare: uea.org/alighoj/abonilo (aŭ alternative fariĝi patrono de TEJO per la reta aliĝilo). Se eblas al vi, konsideru ankaŭ donaci al Fondaĵo Canuto, kiu helpas la Asocion membrigi homojn en nepagipova situacio aŭ kun transpagaj baroj kaj ampleksigi la atingeblecon de la eldonaĵoj de UEA kaj TEJO. Donacoj tiucele eblas per: uea.org/alighoj/donacoj/canuto.

Ĉiuj povas agordi siajn abonpreferojn ĉe uea.org/via/retlistoj – kie eblas aboni avertojn pri ĉiu nova numero de Esperanto, Kontakto, gazetaraj komunikoj de UEA, novaĵoj en la Libroservo de UEA kaj aliaj. Nepre kontrolu ĉu viaj abonpreferoj estas aktualaj.

Fine vizitu ankaŭ la retan revuon Esperanto per revuoesperanto.org – kie eblas legi artikolojn de la papera eldono samkiel ekskluzivajn rubrikojn – kaj UEA.facila per uea.facila.org – kie aperas informoj kaj novaĵoj pri UEA kaj la Esperanto-movado per mallongaj artikoloj en facila lingvaĵo, por helpi homojn, kiuj nun lernas la lingvon – sed la artikoloj mem interesas ĉiujn legantojn.

La revuo Esperanto kaj aliaj eldonaĵoj de UEA estas legataj en pli ol 130 landoj aŭ teritorioj. Pri tio la Esperanto-movado povas ĝoji kaj fieri.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1207.

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi