En 2025 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2025–2028. Parto de ĝi estos la elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art.24)) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidata nombro de IM oni elektos kvin komitatanojn B.
La Ĝenerala Regularo (art. 8.2) difinas: “Kandidato deklaras skribe sian pretecon kandidatiĝi, aldonante biografieton kaj deklaron pri siaj movadaj celoj, kiuj kune ampleksas maksimume 150 vortojn. Por esti valida, kandidato devas ĝis la limdato ricevi skriban subtenon de 10 individuaj membroj el minimume 3 diversaj regnoj, en maniero kiu konformas al la preskribo en la anonco de la elektoj”.
Kompletaj proponoj atingu la Centran Oficejon de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) ĝis la 31a de januaro 2025. Proponoj devas esti subskribitaj, do eblas uzi poŝton, fakson: +49 30 364280169, aŭ retpoŝton: bkomitatanoj2025@co.uea.org (oni sendu skanaĵon de subskribita papera dokumento, aŭ elektronike subskribitan dokumenton).
Por faciligi la kolekton de subtensubskriboj vi trovas formularon ĉe: https://mallonge.net/1hh. Uzo de la formularo ne estas deviga. Eblas subteni per iu ajn subskribita dokumento.
Ĉiu kandidato devas esti IM de UEA dum la du antaŭaj jaroj (t. e. 2023 kaj 2024) kaj, se elektita, resti IM tra la tuta oficperiodo. Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Komitatano, kiu persone ĉeestis neniun komitatkunsidon dum la du lastaj oficperiodoj, ne estas reelektebla.
Se ne estos pli ol kvin kandidatoj, ili ĉiuj estos elektitaj sen voĉdonado. Se la nombro estos pli granda, la individuaj membroj elektos kvin komitatanojn B per reta / poŝta balotado.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1204.
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news