La Premio Grégoire Maertens celas premii esperantistajn organizaĵojn aŭ individuojn, kiuj per siaj realigoj grave kontribuis kaj plu kontribuos al la evoluigo de la Esperanto-movado. Pri la ricevantoj de la premio decidas komisiono konsistanta el eksaj prezidantoj de UEA, eventuale kun la kunlaboro de aliaj eksaj estraranoj de UEA.
La Premion oni iniciatis en la jaro 2024 honore al la centjariĝo de la nomdoninto Grégoire Maertens, prezidanto de UEA en la jaroj 1980-1986. Responde al alvoko disvastigita per diversaj kanaloj kaj Esperanto-aranĝoj tra la jaro, ĝis la 30a de septembro 2024 alvenis 16 kandidatigoj, de homoj kaj organizoj sur kvar kontinentoj. La juĝkomisiono kunsidis en oktobro, kiam ĝi kribris la proponojn por veni al mallonga listo de ses kandidatoj, kaj denove en novembro, kiam ĝi faris sian decidon. Malsame al aliaj movadaj premioj la Premio Maertens metas emfazon al la potencialaj estontaj kontribuoj de la premiito; simbole oni anoncas ĝin en la unua tago de la nova jaro – kiu ankaŭ, nehazarde, estas la naskiĝtago de la nomdoninto.
La Premio Grégoire Maertens por la jaro 2025 estas aljuĝita al Stela Besenyei-Merger pro ŝiaj originalaj, inspiraj kaj plurflankaj kontribuoj al la organiza kaj kultura vivo de la Esperanto-movado.
Stela Besenyei-Merger estas denaska esperantisto, filino de franca patro kaj hungara patrino. Ŝi estas certe unu el la plej famaj denaskuloj ekster la Esperanto-movado, pro mallonga sinprezenta video kun subtitoloj, farita en 2020 sub la aŭspicio de Wikitongues, kun pli ol 800 mil spektoj ĝis nun. Ŝi ankaŭ faris notindan kontribuon al la dokumentado de la denaskula fenomeno per serio de podkastaj intervjuoj kun denaskuloj kaj ties gepatroj, troveblaj en ŝia blogo “Stela ĉiam nur kritikas” kaj en ŝia retejo “La bona renkontiĝo” – esplora kaj eduka laboro, kiu ankoraŭ daŭras.
Stela kreskis en movada medio, partoprenante familiajn kaj junularajn renkontiĝojn jam ekde sia naskiĝo. Ŝia plej frua organiza kontribuo, kiel ŝi rakontas, estis – nur sesjara – instrui origamion al infanoj kaj plenkreskuloj. Ŝiaj multjaraj spertoj pri Esperanto-aranĝoj, kiel partoprenanto kaj organizanto, fine konvinkis ŝin krei unikan konsilaron por organizantoj en la formo de podkasta serio nomita “La bona renkontiĝo”. En la jaroj 2017 kaj 2018 ŝi publikigis dudekon da tiaj duonhoraj epizodoj, kiuj – laŭ la vortoj de tiu, kiu rekomendis ŝin por la premio – “disponigas utilegajn rimedojn por organizaj teamoj je ĉiuj niveloj, de novaj volontuloj ĝis spertaj organizantoj”.
En aprilo 2021 Stela aliĝis al la teamo de literaturamantoj nun konata kiel Bobelarto. Komence helpante pri la organizado de la unua eldono de la Interkultura Novel-Konkurso (INK), ŝi konstruis sur siaj antaŭaj spertoj, gvidante verksesiojn kaj legosalonojn kaj kreante podkastan serion kun diversvoĉa laŭtlegado de elektitaj konkursaĵoj. Sekvis la enkonduko de Movada Verk-Monato (MoVeMo, ekde novembro 2021), Literatura Duonmaratono (tago de literaturaj eventoj, ekde marto 2023) kaj la retaj Verk-Semajnoj (ekde aprilo 2024). Tiuj iniciatoj helpis krei unu el la plej viglaj kaj kulture aktivaj komunumoj de esperantistoj en la reto, malfermante novan fazon en niaj legaj kaj verkaj tradicioj.
La elstara kapablo de Stela Besenyei-Merger instigi kaj inspiri aliajn esperantistojn al aktiva partopreno en la Esperanto-movado kaj ĝia kulturo kaj ŝia krea utiligo de nuntempaj komunikaj rimedoj por prilumi diversajn facetojn de tiu kulturo kaj ĝia signifo por individuoj kaj familioj plene meritas la aljuĝon de la unua Premio Grégoire Maertens. La premia mono, € 1000, estas ankaŭ esprimo de fido kaj apogo por ŝiaj estontaj kontribuoj.
En UEAviva, la jutubkanalo de UEA, eblas spekti intervjuon kun la premiito, kiun faris Mark Fettes, eksa prezidanto de UEA kaj ano de la juĝkomisiono, la 13an de decembro 2024.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1203.
Foto: Eszter (Stela) Besenyei-Merger (pron.: Béŝenjej-Merĵé), kiu je la Zamenhofa Tago 2024 ricevis la honoran titolon “La Esperantisto de la Jaro 2024”, prelegas en KAEST-2024 (Fotis Andrzej Sochacki).
Legu ankaŭ:
Paweł Fischer-Kotowski. Stela Besenyei-Merger, la unua laŭreato de la Premio Maertens
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news