La Estraro de UEA nomumis kiel rektoron de la 78a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) okazonta dum la UK en Brno (Burno) Prof. Věra Barandovská-Frank, ĉeĥino, klasika filologo studinta en Brno, profesorino de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). La limdato por sendi proponojn por IKU estas la 31a de januaro 2025. Proponoj estu sendataj al la IKU-sekretario (amri@huji.ac.il) plej laste la 31an de januaro 2025. Lige kun la IKU okazos studsesio de AIS kaj la Scienca Kafejo (SK) kiu konsistas el mallongaj (ĉ. duonhoraj) prelegoj, pli popularnivelaj.
Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu IKU-prelego, 1-2 kromaj prelegoj kaj eventuale ekzameneto. Kiel en la antaŭaj jaroj, eblos prelegi defore (per registrita prelego aŭ per Zoom), kvankam ĉeestaj prelegoj estos preferataj.
La proponoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto, sume duonpaĝon. Aparte estas bonvenaj proponoj de personoj, kiuj ne jam aŭ malofte prelegis en IKU. La proponoj estos profesie prijuĝitaj de la IKU- komisiono. Tiuj, kiuj ne estos elektitaj por la IKU, povos tamen esti konsiderataj por la SK. Ĉiu ĉeesta preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo (https://uk.esperanto.net/2025/).
Akceptita IKU-prelego estos rekompencita per honorario de 240 EUR. Por IKU-AIS-kurso la honorario estos 300 EUR kaj por Scienca Kafejo – 120 EUR. Duono de la honorario dependas de ĝustatempa livero de la teksto por la IKU-libro kaj duono – de la fizika prezentado de la prelego. Pliaj detaloj kaj resumoj de antaŭaj prelegoj troviĝas en la retejo de IKU: https://uea.org/kongresoj/universitato. Bv. noti la novan IKU-regularon (aparte ĉapitron 5).
Dum la Burna UK estos proklamita la premio Pirlot de AIS, por la plej bonaj sciencaj libroj aperintaj en la lastaj du jaroj. La premio, prijuĝota de speciala ĵurio konsistos el 200 EUR por la unua loko, 100 por la dua kaj 50 por la tria. Por kandidatiĝi necesas sendi proponon al la IKU-sekretario ĝis la 30 de aprilo 2025.
Antaŭ la UK okazos la 41a Scienca Universitata Sesio (SUS) de AIS, kadre de la Baltiaj Esperanto-Tagoj (5-13 de julio). Proponojn por prelegoj aŭ kursoj bv. sendi al la IKU-sekretario ĝis la 30a de aprilo 2025. SUS prelegantoj ricevos senpagan aliĝon kaj honorarion de 100 EUR por kurso kaj 50 EUR por prelego. La tekstoj de la SUS-41-prelegoj, same kiel tiuj de IKU kaj SK, aperos en la IKU-SUS libro 2025.
Post la UK okazos la 42a SUS, kadre de la Itala Kongreso (la 23-30an de aŭgusto). Ankaŭ okazos dum la Itala Kongreso seminario pri la kongresa temo “Esperanto: taŭga lingvo por scienco” en kio oni traktos i.a. sciencan agadon en Esperanto kaj sciencajn esplorojn pri Esperanto. Proponojn por kontribuoj por SUS-42 samkiel por la seminario bv. sendi al la IKU-sekretario ĝis 30a de junio 2025.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №120.
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news