Je la 31a de decembro 2024 jam 679 personoj el 53 landoj aliĝis al la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025 en Brno, Ĉeĥio. Ĉi tiu nombro estas simila al tiu de la 108a UK en Torino, kiu okazis somere 2023; tiam je la jarŝanĝo la aliĝstatistiko montris 680 aliĝintojn el 51 landoj. Probable, ankaŭ en Brno renkontiĝos iom pli ol mil esperantistoj.
Plej multaj jamaj kongresanoj estas el la kongreslando Ĉeĥio – 85 personoj, je 11 pli multe ol el Germanio (74). Vidu la liston de la landoj kun almenaŭ 20 aliĝintoj:
Ĉeĥio 85
Germanio 74
Pollando 68
Francio 56
Ĉinio 32
Koreio 31
Hungario 22
Italio 22
Nederlando 20
Sume el ĉiu tiuj naŭ landoj kongresaniĝis 428 personoj (63%) kaj nur 248 (37%) el la cetera mondo.
Ekde la 16a de decembro 2024 ĝis la 31a de marto 2025 validas la dua, pli kosta aliĝtarifo: por t. n. A-landoj ĝi estas 240 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 300 eŭroj por ne individuaj membroj. Aliĝu rete ĉe https://uea.org/kongresoj/alighilo.
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №4 (322).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/01/brno-7/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news