La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Brno, Ĉeĥio (de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025), anoncu vin pere de tiu formularo https://forms.gle/GR26QDWvdWeBKCmx7.
Subvencioj por partopreni la UK-on estas haveblaj danke al la Fondaĵo Partoprenu UK-on de UEA. Pere de ĝi UEA havas la eblon subteni ĉefe la aliĝkotizojn de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝad-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj okazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi por subvencio.
La kondiĉoj por kandidatiĝi al la subteno “Partoprenu UK-on” estas:
- esti preta ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum kaj post la UK;
- esti individua membro aŭ akcepti esti individua membro de UEA;
- plenigi ĉi tiun formularon ĝis la limdato, la 28a de februaro 2025.
En pasintaj UK-oj volontuloj helpis ĉefe pri fotado, filmado, helpoj en prelegejoj (teknika kaj kunordiga) kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj. En la formularo vi havas la eblon prezenti por kiu(j) tasko(j) vi pli emas helpi.
UEA antaŭdankas al kandidatoj pro la interesiĝo pri tiu subteneblo kaj varme invitas donacemulojn kontribui al Fondaĵo Partoprenu UK-on, kiu helpas diversigi kaj demokratiigi nian plej gravan kongreson: https://uea.org/alighoj/donacoj/partoprenu_uk.
La 2a aliĝperiodo de la UK daŭros ĝis la 31a de marto 2025. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la okazon facile kaj rapide aliĝi, daŭre kun rabato, per nia reta aliĝilo: https://uk.esperanto.net/2025 (eblas donaci dum la aliĝo).
UEA, nome de la monda esperantistaro, kore dankas la sindonemon de volontuloj kaj la solidaron kaj malavaron de la donacantoj al la Fondaĵo “Partoprenu UK-on”.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1211.
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news