“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dek ses prezentoj. La dek-sepa estas la litova filozofo, poligloto, fakulo pri Afriko, poeto kaj esperantisto Gediminas Degėsys. Ĉi-sube li mem prezentas sin kaj sian kontribuaĵon al BET-59.
Gediminas Degėsys naskiĝis la 30an de majo 1980 en laborista familio, en Alito (Alytus). Li lernis en la gimnazio A. Ramanauskas-Vanagas en Alito kaj en la liceo de la Episkopejo de Telŝoj (Telšiai), studis en la Fakultato de Katolika Teologio ĉe la Universitato de Grandduko Vytautas. Poste li studis en Laterana Universitato en Romo kaj en Asizo. En 2006 li magistriĝis en la Litovia Edukada Universitato. En 2011 en la Universitato de Grandduko Vytautas li defendis la disertacion “Malkovro de estetikaj principoj en la skulptarto de Sub-Sahara Afriko”. En la Vilna Universitato li instruis filozofion, Afrikajn studojn, fremdajn lingvojn. Danke al li Esperanto disvastiĝas inter la studentoj. En la scienca gazetaro li publikigis artikolojn, eldonis dek lernolibrojn pri fremdaj lingvoj kaj unu poemlibron en la lingvoj litova, rusa kaj Esperanto.
En 1993 Degėsys hazarde konatiĝis kun Esperanto, eklernis ĝin kaj organizis Esperanto-kurson. Poste li partoprenis en kelkaj Universalaj Kongresoj de Esperanto. Li publikigis kelkajn sciencajn artikolojn pri la internacia lingvo, konstante verkis por Esperantaj eldonaĵoj, tradukis kelkajn librojn. Ĉiujare li organizas interretajn kursojn de Esperanto, interalie, en la Vilna Universitato kaj multaj lernejoj de Vilno.
Gediminas Degėsys estas aktiva subtenanto de la bibliotekoj de Litovio. Danke al li en la biblioteko de Vilna Universitato kaj en tiu de lia naskiĝurbo Alito kreskas la Esperanto-kolektoj. En 2001 li eldonis sian lernolibron de Esperanto por litovoj, en 2015 – sian unuan Esperanto-litovan vortaron (ĉirkaŭ 10 mil vortoj). En 2022 estis eldonita lia vortaro “ESLI 2022. Esperanta-litova vortaro” kun ĉ. 40 mil vortoj”.
En BET-59 Gediminas Degėsys prezentos prelegon pri la Nigra Afriko.
Gediminas Degėsys
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/01/bet-169/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news