La preparlaboroj por la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 5-13-an de julio 2025 en Kaŭno, iras intense kaj sukcese. Laŭplane fine de decembro,2024 Litova Esperanto-Asocio (LEA) skribe turnis sin al la urba municipo de Kaŭno kun propono kunlabori ĉe la organizado de BET-59 kaj petis disversspecan helpon.
Sekve, la 15an de januaro en la urba municipo de Kaŭno okazis organiza kunsido, kiun partoprenis la vicurbestro Mantas Jurgutis, la vicdirektoroj de la urba administracio Gediminas Barčauskas kaj Eglė Andriuškienė kaj la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas. Estis diskutitaj diversaj organizaj aspektoj de BET-59. Post tio sekvis konsultiĝo kun diversaj fakoj de la urba administracio. Finfine, la 23an de januaro estis ricevita skriba respondo de la urbestro Visvaldas Matijošaitis, kiu entenis jenajn aferojn:
1. La urbo konsentis provizi senpagan veturadon per urbaj busoj kaj trolebusoj por la partoprenantoj de BET-59 kun la nomŝildoj dum tuta la periodo ekde la 5a ĝis la 13a de julio. Informojn pri tio ricevos ĉiu partoprenanto de BET-59 ĉe la registrado. Tio estas tre grava kontribuo al BET-59 flanke de la urbo.
2. La urba centro de turismo kaj informado eldonos en Esperanto gvidlibreton pri Kaŭno, kiun ricevos ĉiu partoprenanto de BET-59. LEA prizorgos la tradukadon kaj redaktadon de la tekstoj.
3. La miksita koruso “Gintaras” de la urba kulturcentro dum la inaŭguro de BET-59 faros reprezentan koncerton de la urbo.
Litova Esperanto-Asocio partoprenas en la konkurso pri rekta urba financa helpo al la organizado de BET-59 en la urba projekta programo “Iniciatoj por Kaŭno”. Rezultoj de tio aperos komence de marto.
Teksto pri BET-59 aperos en la urba retejo.
Eventuale okazos ankaŭ urbestra akcepto.
Novaĵoj pri BET-59 konstante aperas en la retejo de BET-59 http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=bet59 kaj en speciala rubriko de la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/bet/
BET-59 estos vere amasa, interesa kaj grava esperantista renkontiĝo.
Aliĝu al BET-59 ĉe https://mallonge.net/bet59
Povilas Jegorovas
Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/01/bet-168/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news