“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dek kvin prezentoj. La dek-sesa estas la itala kantistino Kjara, kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj siajn kontribuaĵojn al BET-59.
Kjara (Chiara Raggi) estas kantaŭtorino, gitaristino, kantistino, komponistino kaj diskproduktantino, la fondintino kaj direktorino de Musica di Seta, muzikeldonejo dediĉita al inaj kantaŭtorinoj. Ŝi havas ses muzikajn albumojn: “Molo 22” (2009), “Disordine” (2015), “Blua Horizonto” (2019, en Esperanto), “La Natura e la Pazienza” (2020), “Nuda” (2023, en Esperanto), “In punta di corde” (2023).
Ŝi estas finalisto ĉe “Targhe Tenco 2024” kune kun Giovanna Famulari en la kategorio “Plej bona Interpretista Albumo” kun la albumo “In punta di corde – live alla RSI”, naskita el la radioprogramo, verkita kaj gastigita de ŝi por RETE2 de RSI (Svisa Itala Radio Televido).
En oktobro 2024 ŝi ricevis la 18an Kulturpremion de la FAME-Fondaĵo kaj la urbo Aalen, la plej gravan rekonon por la disvastigo de la Esperanto-kulturo, kaj ŝi estas la plej juna laŭreato, kiu ricevis ĝin. Gajninto de multnombraj premioj, inkluzive de Eŭrovido de Minoritataj Lingvoj 2022 kun la kanto “Mozaiko” en Esperanto, la Premio Suoni dall’Italia ĉe la Nacia Premio Bianca d’Aponte (2018), la Premio Castrovillari d’Autore (2019) kaj la diplomo de UEA “Pro elstara arta agado” (2020).
Kjara ludis sur la plej gravaj italaj kaj internaciaj scenejoj kaj festivaloj, alportante sian muzikon al Francio, Germanio, Hispanio, Belgio, Svislando kaj Usono.
Kjara kontribuos al la programo de BET-59 en Kaŭno per solkoncerto kaj per rakonto-koncerto
1. En la Kaŭna solkoncerto Kjara prezentos sian muzikon en Esperanto el la albumoj “Blua Horizonto” kaj “Nuda”. La kantoj de Chiara Raggi parolas pri korinklino, kundivido kaj ekvilibroj samtempe konservindaj kaj rompitaj, farigitaj ‘malpezaj’ de la voĉo de Kjara, kiu ŝajnas karesi la vortojn. Ĉi tiu koncerto, kiu eniras la inan mondon, kaj ne nur, pritraktas gravajn temojn: memakcepto, konscio, legitimigo de sia laboro.
Rafinita kaj eleganta kantaŭtorino, Kjara proponas vojaĝon de muziko kaj vortoj por serĉi belecon kaj kundividon, transirante de la kantaŭtora tradicio al la sonoj de ĵazo. Por kompletigi la bildon, ŝi reinterpretas kelkajn kantojn el la historio de itala muziko.
2. La rakonto-koncerto “Blua Horizonto: Zamenhof, idealo kiu fariĝas muziko” prezentas Esperanton kaj la historion de ĝia fondinto Zamenhof en nekutima maniero, moviĝante laŭ duobla fadeno de vortoj kaj muziko.
La leteroj kaj paroladoj de Zamenhof dialogos kun la Esperantaj kantoj de Kjara. Tiel eblos ekscii pri la historio de la Varsovia kuracisto kaj lia idealo de frateco per liaj propraj vortoj kaj samtempe aŭskulti lian universalan lingvon resoni en sia tuta esprimforto kaj moderna muzikeco.
Ĉi tiu rakonto-koncerto por gitaro kaj du voĉoj volas ankaŭ rakonti la historion de la renkonto de la du artistoj kun Esperanto kaj ilia vojaĝo sur ĉi tiu neesplorita planedo, plena de ekscitaj malkovroj.
Dramaturgio kaj aktora voĉo: Mario Migliucci
Muziko kaj kantoj: Chiara Raggi
Chiara Raggi
Legu ankaŭ:
Kjara: Esperanto estas flago de paco, same kiel muziko
Kjara kun Esperanto-kanto venkis en Eŭropa kantokonkurso
Recenzo de Paŭlo Moĵajevo pri “Blua horizonto”
Nuda: Hodiaŭ aperis nova bitalbumeto de Kjara
Spektu “Doktoron Esperanto” de Mario Migliucci en Kaŭno
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/01/bet-167/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news