La Ondo de Esperanto daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dek kvar prezentoj. La dek-kvina prezentato estas Perla Martinelli (Italio), kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj sian kontribuaĵon al BET-59.
Perla Martinelli, doktoro pri modernaj lingvoj kaj literaturoj, aktivis ekde 1972 en la medio de La Patrolo, kaj en 1980 transprenis la ĉefredaktadon de Literatura Foiro, kiun ŝi lasis por ekrespondeci pri Heroldo de Esperanto kaj ekde 2006 pri la kunfondita revuo Femina, organo de Feminisma Esperanta Movado. Ekde 2019 ŝi reprenis kaj plu tenas la gvidadon de Literatura Foiro.
Akademiano de Esperanto ekde 1988, ŝi estis elektita ĝenerala sekretario en 1996. Prezidanto de Svisa Esperanto-Societo (1994-97), de Kultura Centro Esperantista (2009-11 kaj 2017-23), komitatano de Kooperativo de Literatura Foiro. Ekde 2020 prezidanto de la Lingva Komitato de la Esperanta Civito.
Kun sia edzo Giorgio Silfer, ŝi partoprenis la fondon de pluraj gravaj iniciatoj, interalie la Esperanta PEN-Centro, kies akcepton ĉe PEN-Klubo Internacia ŝi atingis en 1993.
Kun Gaston Waringhien ŝi tradukis la unuajn Tri Tagojn de Dekamerono. Aliaj plej gravaj tradukoj: La ruza vidvino de Carlo Goldoni, Finalo de partio de Samuel Beckett, Asertas Pereira de Antonio Tabucchi.
Dum BET-59 Perla Martinelli prezentos la lastajn eldonaĵojn de LF-koop (Kooperativo de Literatura Foiro).
Perla Martinelli
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/01/bet-166/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news