BET-59: Konatiĝu kun Giorgio Silfer

Silfer

La Ondo de Esperanto daŭrigas prezenti la artistojn, prelegantojn kaj aliajn personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dek tri prezentoj. La dek-kvara prezentato estas Giorgio Silfer, konata Esperanto-kulturaganto, kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj siajn kontribuaĵojn al BET-59.

Giorgio Silfer estas pedagogo kaj andragogo edukita en la itala. En 1970 li kunfondis la kulturan revuon “Literatura Foiro”, kiun li ĉefredaktis ĝis 1980: la revuo aperas jam la 56an jaron. Iniciatis la Esperantan PEN en 1991 (kun István Nemere kaj Perla Martinelli) kaj en 1993 akiris la agnoskon pri esperanto kiel literatura lingvo fare de la verkistara mondkongreso. En 1996 li estis unu el la gravaj subskribintoj de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj. Ĉefa teoriulo de raŭmismo, li kontribuis al la kreo de la Esperanta Civito, modelita kiel subjekto de internacia juro, kun tute novaj organiza kaj jura koncepto, ne nur por Esperantio.

Silfer estis politike aktiva (ĝis membreco en la nacia konsilantaro) en la Itala Respublikana Partio, maldekstrema sed ne socialisma. Li oficis dum tri mandatoj kiel funkciulo de la Parlamento de Lombardio. Kiel instruisto kaj trejnisto li aktivis en Italio, Finnlando, Svislando, Bulgario, Hispanio, Meksiko kaj afrikaj landoj.

Giorgio Silfer estas la plej grava vivanta dramverkisto en esperanto, en kies teatron li enkondukis diversajn ĝenrojn. Krom pli ol dudek dramoj kaj tri poemaroj en esperanto, li publikigis romanon en la itala kaj ĉirkaŭ du mil artikolojn, eseojn kaj alion en diversaj lingvoj. Li verkis/tradukis/adaptis ankaŭ la tekstojn de kvindeko da kanzonoj, precipe por Gianfranco Molle, Nikolin’ kaj Anjo Amika. “Mestre de gai saber” en la Internaciaj Floraj Ludoj (Katalunio).

Li editoris la ĉapitron “Lingue internazionali” por “Grande Dizionario Enciclopedico” UTET. Li reviziis la referencan enciklopedion pri inventitaj lingvoj “Aga Magéra Difúra”, eldonitan de Zanichelli. Kun Carlo Minnaja li aŭtoris la 748-paĝan “Historio de la esperanta literaturo” (2015). Per Grañén Porrúa en Meksiko li eldonis “Breve historia cultural de la comunidad esperantófona”, tradukitan de María Elena Ruiz Cruz (2019). En Meksiko li publikigis ankaŭ “La casa del enterrador y otros cuentos hispánicos” (originale en la kastilia).

Dum BET-59 Giorgio Silfer prelegos pri “Perspektivoj de la nuna Esperantio”, surbaze de dokumentoj el la simpozio organizita de Kultura Centro Esperantista en Svislando (2024). Li ankaŭ prezentos proprajn originalajn kamiŝibajojn, tio estas mallongaj teatraĵoj rakonte kaj kastelede, laŭ japana tradicio, kiun li tre bone konas, kvankam li neniam vizitis Japanion.

Giorgio Silfer

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/01/bet-165/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi