La Ondo de Esperanto daŭrigas prezenti la artistojn, prelegantojn kaj aliajn personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dek du prezentoj. La dek-tria prezentato estas Nina Pietuchowska, konata pola Esperanto-aktivulino, kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj sian kontribuaĵon al BET-59.
Mi estas esperantistino de 1988. Dum multaj jaroj mi laboris kiel instruistino pri fiziko kaj kemio. Nun mi estas pensiulino kaj mi havas pli multe da tempo por Esperanto kaj miaj ŝatokupoj: manlaboroj, vojaĝoj kaj fotado de naturo. Dum multaj jaroj en diversaj landoj mi gvidas Esperanto-kursojn: en Bjalistoko (kie mi loĝas), dum BET en Latvio kaj Litovio, dum JES en Pollando kaj Germanio, dum SES en Slovakio, ankaŭ en Italio, Francio.
Dum miaj Esperanto-kursoj en internaciaj grupoj mi uzas diversajn metodojn kaj materialojn, kiuj permesas pli facile konatiĝi en la grupo. Diversmaniere mi aktivigas homojn, por ke ili ne timu paroli, interparoli, diskuti.
Bonvolu partopreni mian kurseton – certe ion novan vi ekscios, lernos kaj ofte gaje ridos pro diversaj ŝercoj, vortludoj, ludoj…
Prelegeto: “Homoj skribas kartetojn, poŝtkartojn, bildkartojn…”
En nia moderna mondo malmultaj personoj nun sendas paperajn poŝtkartojn, bildkartojn. Poŝtelefonoj permesas facile foti interesajn objektojn kaj tuj sendi la foton por familianoj, geamikoj… Ankaŭ somosoj permesas rapide sendi informojn. Kaj kiel estis ekzemple en la 18a jarcento aŭ pli frue?..
Bonvolu veni por aŭskulti mian prelegeton pri la historio de korespondado, por vidi diversajn malnovajn poŝtkartojn, bildkartojn…
Nina Pietuchowska
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/01/bet-164/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news