La Ondo de Esperanto daŭrigas prezenti la artistojn, prelegantojn kaj aliajn personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dek unu prezentoj. La dek-dua prezentato estas Karlo Spinola (Carlos González Spínola) el Hispanio, kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj sian kontribuaĵon al BET-59.
Karlo Spinola estas fizikisto kaj doktoro inĝeniero pri komputikaj sciencoj, hab. profesoro de la Universitato de Málaga (Hispanio) kaj kunfondinto de la informadikaj studoj en tiu universitato, kie li instruis kaj estris esplorajn projektojn kune kun industriaj entreprenoj. Nuntempe li estas honora profesoro en la elektronika departemento de la Malaga Universitato.
Ekde sia universitata studenta periodo pri fiziko li ĉiam interesiĝis pri astronomio kaj spaca esplorado. Li esperantistiĝis en 2013. Esperante li prelegas pri astronomiaj temoj. Jam en 2014 en Herzberg li prezentis la projekton “Gaia” de la ESA. Ankaŭ li prelegis pri aktualaj, interesvekaj astronomiaj temoj en la Trilanda Kongreso en Indonezio (2016), en la Kongreso de ILEI en Madrido (2018), en KAEST (2018, 2020, 2024), en la kongreso de IFEF (2019), en la Virtuala Kongreso (VK-2020), en la Hispana Kongreso (2023), en la Eŭropa Esperanto-Kongreso (2024) k. a.
En BET-59 Spinola prelegos pri la temo “Fascinitaj de la steloj: Ekde Sumero ĝis James Webb serĉantaj nian lokon en la kosmo”.
Ni estis ĉiam fascinitaj de la steloj. Jam el Sumero niaj prauloj zorge rigardis la ĉielon, provante kompreni ĝin. Tamen ni bezonis jarcentojn por progresi iom post iom en tiu serĉado de nia loko en la Universo. En ĉi tiu prezento ni vojaĝos tra la tempo kaj paŭzos ĉe la momentoj kaj homoj, kiuj elpensis novajn modelojn de la Tero kaj de la Kosmo, kiuj, kvankam kontraŭis al nia tuja sperto, pelis nin al la steloj. Ni trairos la helenajn filozofojn kaj astronomojn, la burĝonado post la Renesanco kaj la impeta puŝo farita en la lastaj tempoj.
Karlo Spinola
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/01//
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news