Beletra Almanako, 2024, №50

Konversaciero, kiel difinas sian enkondukan artikolon Probal Daŝgupto, eliras el la aŭtora aserto, ke “Multaj el ni ĝeniĝas, aŭ eĉ fobias, pri la tendenco samrangigi Esperanton al la lingvoj uzataj en fantastaj aŭ scienc-fikciaj verkoj, ekz. la klingona, la naavia, aŭ la laadana”. Kaj fine li demandas “Ĉu vere Esperanto perdas sian tutan pejzaĝon kiam ĝi sidas samsalone kun la lingvoj konstruitaj por artaj celoj?”, kaj invitas konversacii pri ĉu tiaspecaj lingvoj meritas la atenton de la serioza interlingvistiko.

Originala prozo regalas per verkoj aŭ fragmentoj, kiel la ĉapitro 7 el la libretolonga rakonto Mokrokalvo la gigantegegego de Gunnar Gällmo, aŭ Pordoj de Ulrich Becker. Fakte, temas pri la unuaj kelkaj paĝoj (ne plenaj ok) de pseŭdo-aŭtobiografia romano, kiel nomas ĝin Becker. Mi certe atendos finverkadon de tiu romano kaj volonte ĝuos pliajn fragmentojn en BA.

Virtuala mondo, virtuala vivo, virtualaj ĝuoj estas jam ĉiutagaĵo kaj la temo de Televivo de Sten Johansson. En la rakontoj Sopirata renkontiĝo de Carlo Minnaja kaj La bona najbaro de Debra Hamel la leganton atendas surpriza fino. Cho Sung Ho verkis novelon Tri koncertoj de Khatia surbaze de siaj tri recenzoj pri la prezentadoj de la kartvela pianistino Khatia Buniatishvili (interesita, mi trovis pliajn informojn). Mikaelo Bronŝtejn verkis Min prenu! pri la malfacila vivo de homoj tuj post la Dua Mondmilito.

Originala poezio ĉeestas per Oazo de Krys Williams kaj Balado pri la grafo Trubaduro de Luiza Carol.

Pli da kontribuoj estas en la sekcio de tradukita prozo. La itala verkistino Grazia Deledda jam estas konata (BA-48), ĉi-foje aperas ŝia rakonto Nokte (trad. Carlo Minnaja). Kvankam Roberto Pérez-Franco (Panamo-Aŭstralio) konas Esperanton, liaj tri rakontoj kaj poemo aperas tradukite de Norberto Díaz Guevara. Plia porcio el la malnovgreka far Gerrit Berveling: Dafniso kaj Ĥloa. Dua libro de Longos.

Danke al elstaraj kunlaborantoj de BA ni proksime konatiĝas kun la hispana literaturo. La junia almanako enhavas kvar mikronovelojn de Iñaki Goitia Lucas, kiujn tradukis Liven Dek. Mi aparte atentis Ho, mia kor’! (Descorazonador), ĉar la temo ne fremdas al mi. Flanke de la edzo ni ekscias, kiel la koro transplantita (fakte, greftita) al lia edzino influis al la seksa vivo de la geedza paro. (Cetere, aŭskultebla en Jutubo per la deklamado de Miguel Fernández.) Ĉu estas vero aŭ mito? Nu, oni ŝatas priparoli, kiel greftita organo influas al sensaĵoj, gustaj preferoj ktp de la akceptinto.

Riĉas rikolto de tradukita poezio: Robindronath Tagor (trad. Probal Daŝgupto), Krisztina Tóth (trad. Stela Besenyei-Merger), Zsuzsa Rakovszky (trad. István Ertl), Luofu (trad. Ardo), Ronald Euler (trad. Benoît Philippe). Multo ĝuiga aŭ pensiga, sed mi atentigu pri la Orient-eŭropa triptiko de Krisztina Tóth.

Abel Montagut, la aŭtoro de Poemo de Utnoa, klarigas pri la eksterteranoj en la poemo kaj en ĝiaj sciencfikciaj fontoj. Jesper Lykke Jacobsen argumentas pri la utilo krei grandegan korpuson de Esperantaj revuoj por havigi ekzemplomaterialon ĉe preparado de Oficialaj Aldonoj de la Akademio.

Dankon al Ulrich Lins pro lia memorartikolo pri Teruo Matsumoto, japana esperantisto vivinta en Pollando, kiun nia familio konis, kaj ni konservas agrablajn memorojn pri Teruo kaj lia edzino Halina, en kies Varsovia hejmo ni ĝis profunda nokto amike konversaciis.

Pri sia 80-jara vivo rakontas Gerrit Berveling. Eblas konatiĝi kun Hazardaj pensoj de Lusin (trad. Hu Shenghao). Miguel Fernández rakontas kiel krom Esperanta poeto kaj prozisto li iĝis hispanlingva aŭtoro.

Al la recenza fako kontribuis Valentin Melnikov pri Nordo. Amo de Mikaelo Bronŝtejn; Emanuele Regano pri Kandido, aŭ Optimismo de Voltero (trad. Sergio Pokrovskij); Federico Gobbo pri J. R. R. Tolkien the Esperantist. Before the arrival of Bilbo Baggins de Oronzo Cilli, Arden R. Smith, Patrick H. Wynne; Antonio Valén pri Semo de matenruĝoj de Miguel Fernández.

La aŭtoro de la kovrila kaj rubrikaj fotoj estas Lisheng Chang.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №4 (322).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/01/ba50/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi