Konferenco de la Akademio de Esperanto

akademioOkaze de la Zamenhof-festo, la 16an kaj 17an de decembro, okazis rete la kvara Konferenco de la Akademio de Esperanto: ok akademianoj traktis (dum po 20 ĝis 30 minutoj) diversajn temojn antaŭ pli ol 50 spektantoj. La prelegoj estis registritaj kaj eblas spekti ilin ĉe la retejo de la Akademio, https://www.akademio-de-esperanto.org, same kiel la antaŭajn Konferencojn de la Akademio (2021, 2022, 2023).

Du prelegantoj prezentis siajn nunajn kontribuojn al la kulturo de Esperanto:

Cyril R. Brosch prelegis Pri la traduko de Iliado, al kiu li dediĉis jam du jarojn da laboro. Temas pri la fama 15 000-versa epopeo de Homero, en malnova helena lingvo, rakontanta epizodon de la Troja milito, pri kiu jam ekzistas parta traduko kaj glosaro sed ankoraŭ neniu kompleta traduko. Li jam tradukis proze la duonon kaj planas poste versigi la tradukon.

Carlo Minnaja ĵus tradukis el la itala malfacilan romanon de Luigi Pirandello, “Unu, neniu kaj cent mil” memore al la 90-jara datreveno de lia Nobel-premio pri literaturo. La romano lumigas la ideon, ke ĉiu vidas realon laŭ sia propra maniero. La verkaro (ĉefe teatraĵoj) de Pirandello estis plurfoje prezentita en Esperanto.

Du prelegoj pritraktis vorttrezoron:

Amri Wandel interesiĝis pri Astrobiologia terminaro, nome la fakaj terminoj, kiujn li bezonis verkante (ekde 1998) la IKU-librojn kaj aliajn librojn (Astrofiziko por laikoj, La kosmo kaj ni, kaj tradukota al Esperanto Life in space), ekzemple: praeksplodo, ruĝen ŝoviĝo, Giga lumjaro, eksterplanedoj…

Alexander Schlafer esploris, Kial kaj kiel oni ekuzu novan radikon? Novaj radikoj iĝas necesaj por esprimi konceptojn klare difinitajn anstataŭ interalie malnovaj malklaraj kunmetaĵoj, ekzemple: aspekti anstataŭ el/rigardi, intervjuo anstataŭ inter/vidiĝo, prezento (el/paŝo), datumo (donit/aĵo), variablo (ne/konato)…

Du aliaj temis pri la efektiva lingvouzo:

Simon Davies raportis pri siaj plurjaraj Entekstarigaj aventuroj cele al pliriĉigo de PIV: aperigo de la oftecoj de la radikoj kaj de la tutaj kuntekstoj de la citaĵoj, aldono de verkoj al la tekstaro (Sinjoro Tadeo, 15 jarkolektoj de la revuo Esperanto). Necesas tiucele distranĉi grandparte mane milionojn da vortoj en vortelementojn.

Probal Dasgupta, sub la titolo Kurioze labirintaj, la akuzativo kaj la akordiĝo, promenis tra interesaj okazoj de (ne)akordiĝo. Adverboj akordiĝas per sencoporta akuzativo (iru ien aliloken) sed ne per struktura akuzativo (trakti multe da homoj kvazaŭ insektojn), kaj la akuzativo iĝas nepre nevidebla ĉe kelkaj vortoj: kies, ambaŭ, unu, la…

Kaj du pliaj tuŝis la demandon, kiun lingvouzon rekomendi:

Brian Moon demandis sin: Kiel nomiĝas la urbo de la 110a UK? En la ĉeĥa Brno, sed estas tradicio esperantigi interalie la nomojn de kongresurboj, kaj en Esperanto ne eblas silabforma konsonanto -r-. La germana Brünn sugestas esperantigon BrunoBrino, sed pro prononcaj kaj aliaj konsideroj pluraj akademianoj kaj la Estraro de UEA fine preferis la formon Burno.

François Lo Jacomo serĉas, Kiu povas decidi pri lingva evoluo? En Esperanto, male al Volapük, neniu rajtas decidi pri lingva evoluo: malgraŭ la Fundamento, neniu punos vin, se vi uzos alies. Sed tra kelkaj ekzemploj (komputoro, desupri, rezult(at)o, artefarita intelekto, konflikto ata/ita, Greziljono…) studindas, kiuj kanaloj plej modelas la lingvan evoluon.

Pro malsano, Renato Corsetti ne povis prezenti sian planitan prelegon. Krome la kutima Laŭro de la Akademio ne estis aljuĝita ĉi-jare pro nesufiĉo da ricevitaj kandidataj verkoj. Sed alvokon al kandidatigo de premieblaj verkoj ni ne neglektu ĉi-jare. 2025 estas elekto-jaro por la Akademio, inter multaj kandidatoj, kaj riĉan agadplanon ni intencas plenumi.

François Lo Jacomo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/01/akademio-25/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi