Iĝu instruisto de la jaro!

instruisto

ILEI kun subteno de TEJO invitas ĉiujn esperantistojn proponi kandidatojn por du kategorioj:
1. “Juna Instruisto de la Jaro” (35 jarojn aĝa aŭ malpli, t.e. TEJO-aĝo)
2. “Instruisto de la Jaro” (pli ol 35 jarojn aĝa)

Kandidatoj plejeble havu:
– Regulecon en Esperanto-instruado
– Aktivajn instrumetodojn
– Novigajn alirojn al instruado
– Historian kaj kulturan konigadon de Esperanto
– Internacian kunlaboradon
– Kreemon de instrumaterialoj
– Longdaŭrajn pozitivajn rezultojn

Al la gajnintoj estos donacitaj:
– Atestilo
– Senpaga aliĝo al TEJO-kongreso (IJK) kaj ILEI-Kongreso de la koncerna jaro
– Senpaga membriĝo en TEJO kaj ILEI kun retaj versioj de revuoj Kontakto kaj IPR en la koncerna jaro
– Unu libro flanke de TEJO por la “Juna esperantisto de la jaro”
– Unu libro flanke de ILEI por la “Esperantisto de la jaro”

Por kandidatiĝo aŭ kandidatigo bv. sendi jenajn informojn pri la kandidato al ilei.prezidanto@gmail.com:
– Personan prezenton
– Konkretajn atingojn
– Kontaktinformojn
– Rekomendojn (se eble)

Gravaj datoj:
– Limdato por kandidatiĝo/kandidatigo: fino de marto 2025
– Sciigo al la gajnintoj pri ilia elektiĝo: fino de aprilo 2025
– Publika anonco pri la gajnintoj: ILEI-kongreso en 2025

ILEI atendas viajn kandidatiĝojn/kandidatigojn!

Fonto: https://www.tejo.org/ru/igu-instruisto-de-la-jaro/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi