Forumo Junulara Eŭropa rekonas la civitanecan volon

tejo

La 22an kaj 23an de novembro 2024 en Gento, kadre de la Ĝenerala Asembleo de Forumo Junulara Eŭropa – FoJE (anglalingve: European Youth Forum) kuniĝis pli ol sepdek internaciaj junularaj organizoj kaj naciaj junularaj konsilioj, realigis ĝian Ĝeneralan Asembleon kaj aprobis mocion nomatan Pledante por lingva diverseco por plifortigi Eŭropon (anglalingve: Advocating for linguistic diversity to make Europe stronger), en kiu TEJO fizike partoprenis per la TEJO-reprezentantoj Inès Kahin kaj David Ruíz Sánchez.

Pri tiu ĉi mocio, prezentita de la Nacia Junulara Konsilio de Katalunio (Consell Nacional de la Joventut de Catalunya – CNJC) kunverkite kaj kunsubskribe de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, la Nacia Junulara Konsilio de Hispanio (Consejo de la Juventud de España – CJE) kaj Junularo por Eŭropaj Naciecoj (Youth of European Nationalities – YEN), direndas ke la civitanecaj intencoj kaj emoj inkluzivas: Solvi la lingvajn problemojn internacinivele.

Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/ru/forumo-junulara-europa

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi