Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas al vi iĝi aktivulo en la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER) de TEJO. La komisiono prizorgas la eksterajn rilatojn de TEJO kun aliaj eŭropaj kaj mondaj junularaj organizoj cele al kunlaboro, interŝanĝo kaj politika lobiumado pri temoj, kiuj gravas al TEJO kaj al junaj esperantistoj. La komisiono ankaŭ prizorgas engaĝon de TEJO ĉe junularaj platformoj, trejnas homojn pri junularaj rajtoj kaj subtenas junajn aktivulojn de TEJO kandidatiĝi al internaciaj junularaj renkontiĝoj.
Esti KER-ano signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La KER-ano agadas en la kerna agadspaco por alporti nian vidpunkton, kiu ofte temas pri lingvopolitiko, al eksteresperantlingvaj junularaj spacoj. KER-anoj rolas en TEJO konatiĝante kun aliaj organizoj kaj parolante pri eventualaj komunaj kunlaboradoj aŭ projektoj, aŭ prezentante neformale Esperanton al aliaj homoj, adaptiĝante al la celgrupo. Aliflanke, KER-anoj kontribuas al la diskutoj kiuj okazas rete aŭ ĉeeste, foje verkante dokumentojn aŭ reagante en forumoj. Tiel ni kunportas nian kontribuon, pri la temoj pri kiuj ni spertas.
Gravas ke esperantistoj ne restu izolitaj parolante pri lingvaj rajtoj kaj politiko nur inter si mem: Esperanto strebas al la tuta homaro kaj ne nur al ni!
Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/aligu-al-la-komisiono
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news