Partoprenu en filmetoj de TEJO pri Esperanto kaj Unesko

montevideo

Ĉi-jare, la 10an de decembro, okazos la 70-jariĝo de la Rezolucio de Montevideo, per kiu la Ĝenerala Konferenco de Unesko agnoskis la rezultojn atingitajn de Esperanto en la kampo de intelekta interŝanĝo kaj kiel rimedo por pliproksimigi la popolojn de la mondo. Omaĝe al tiu okazaĵo, Urugvaja Esperanto-Societo (UES), subtenata de diversaj Esperanto-asocioj, organizas konferencon en la parlamenta palaco de Montevideo.

Kiel kontribuon al tiu grava evento, TEJO volas krei filmetojn pri la rilatoj inter Esperanto kaj Unesko. En unu el la filmetoj homoj el la tuta mondo legos la Manifeston de Ŝventojo (en Esperanto). En la alia, esperantistoj donos sian perspektivon pri la rilatoj inter la Esperanto-movado kaj Unesko. Ni publikigos la kunmetitajn filmetojn en niaj kanaloj.

Ĉu vi volas partopreni en la filmeto?

Plenigu la formularon antaŭ la 7a de decembro kaj ni kontaktos vin. Pere de ĝi, vi esprimas vian intencon partopreni. Bonvolu ne sendi filmetojn nun. Ni kontaktos vin persone kaj klarigos kiel kontribui!

Se ial vi ne sukcesas plenigi la formularon, sendu retmesaĝon al info@tejo.org esprimante vian emon partopreni!

Fonto: https://www.tejo.org/partoprenu-en-filmetoj

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi