ILEI invitas kongresi en la ĉefurbo de Serbio

ilei

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj Serbia Esperanto-Ligo (SEL) kore invitas vin al la 58a kongreso de ILEI, kiu okazos en Beogrado de la 19a ĝis la 26a de julio 2025. Ĝi estos neforgesebla okazo por kunveni, lerni, kaj ĝui la unikan etoson de la ĉefurbo de Serbio.

Lokita ĉe la pitoreska kunfluejo de la riveroj Sava kaj Danubo, Beogrado estas unu el la plej antikvaj urboj de Eŭropo, kun historio komenciĝanta jam en la 4a jarmilo a. K. La urbo, fondita de keltoj kaj konata kiel la romia Singidunum, hodiaŭ brilas kiel la edukada, kultura, kaj industria centro de Serbio, kun pli ol 1,5 milionoj da loĝantoj.

beogrado

La ĉefa temo de la kongreso kaj ties simpozio estas “Artefarita intelekto kaj lingvolernado”. Vi estas bonvena proponi simpozian prelegon aŭ alian kontribuon al la kongresa programo.

Ĉiu partoprenanto trovos ion por si. Vi renkontos malnovajn kaj novajn amikojn, lernos ion novan kaj lernigos al la aliaj ion el viaj spertoj. Abundos la turisma kaj kultur-arta programo en la tradicia amika etoso de la ĉefevento de ILEI.

Ĉu vi estas ILEI-membro aŭ ne, ĉiuj estas bonvenaj! Ni bonvenigas ankaŭ lernantojn, homojn, kiuj interesiĝas pri instruado, kaj ĝenerale ĉiujn esperantistojn de kiu ajn lingvo-nivelo. Se vi tamen deziras unue membriĝi al ILEI kaj poste aliĝi al la Kongreso, vi povas fari tion per la aliĝ-formularo ĉe https://www.ilei.info/Aligxilo.pdf.

Kotizrabatoj: Ne maltrafu la ŝancon ĝui kotizrabaton de la unua aliĝperiodo! Plie, tiuj, kiuj aliĝas antaŭ la fino de ĉi tiu jaro, ricevos aldonan frualiĝan rabaton.

De Beogrado al Brno: Se vi planas partopreni la 110an UK en Brno, planu la du eventojn kune. Vi povos transiri de unu al la alia buse la 26an de julio.

Pliaj informoj
Ĉefpaĝo de la ILEI-kongreso 2025: https://2025.kongreso.org/ilei-chefa.html
Aliĝilo: https://2025.kongreso.org/alighilo.html
Retejo de ILEI: https://www.ilei.info/
Eventaservo: https://eventaservo.org/e/ILEI-58
Telegram-grupo: https://t.me/Beogrado2025

Se vi havas demandojn, ne hezitu kontakti nin: ilei@kongreso.org, serbialigo@gmail.com laslo.az@gmail.com.

Ni antaŭĝojas vian partoprenon kaj kunlaboron por fari ĉi tiun kongreson en Beogrado same memorinda, kiel la antaŭa ILEI-kongreso en Čačak (Serbio, 2019) kaj la kombinita evento “Interkulture kaj inkluzive” en Beogrado (aŭgusto 2024).

Aranka Laslo
nome de LKK

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi