La 18a Moskva lingva festivalo

moskva

La 1an de decembro la fakultato pri neprecizaj sciencoj de la Supera Lernejo de Ekonomiko gastigis la 18an Moskvan lingvan festivalon, ĉiujare organizatan de la Moskva Esperanto-Asocio MASI, lingvistoj kaj entuziasmuloj de la festivala movado.

Pli ol 650 personoj ĉeestis la festivalon, sen kalkuli la organizantojn, volontulojn kaj prezentantojn. De la 11a ĝis la 20a horo en ĉirkaŭ 30 universitataj ejoj bolis vigla kaj inspirplena vivo.

Sukcese okazis pli ol 150 prezentoj de 115 prelegantoj. Al la aŭskultantoj estis proponitaj rakontoj pri 73 lingvoj, 42 prelegoj pri lingvistiko, 18 raportoj pri praktika uzo de lingvoj, 15 agadoj en la Infana Spaco, du lingvaj koncertoj kaj tradicia tuttempa gustumado de ĉinaj teoj. La plej granda nombro da programeroj, nome naŭ, estis ligitaj kun la ĉina lingvo. Unuafoje Esperanto restis en la dua loko laŭ la nombro de la prezentoj – nur ses.

Tradicie, ĉiuj prelegoj pri Esperanto okazis en la sama klasĉambro (krom la agado en la Infana Spaco). Ĉi-foje junaj moskvaj esperantistoj Petro Fedosov kaj Roman Ralko parolis pri Esperanto kiel lingvo, ilia samideano Vadim Fedulov prezentis prelegon “Esperanto kaj artefarita intelekto”, membro de la Akademio de Esperanto Nikolao Gudskov proponis du raportojn: “Esperanto kiel poezia lingvo” kaj “Kiel kaj per kio vivas la lingvo Esperanto”, kaj en la Infana Spaco Irina Gonĉarova, helpata de sia 13-jara lernantino Anastasija Maliŝeva, gvidis la metiejon “Kiel surskribi kaj aranĝi poŝtkarton en Esperanto”.

Multaj moskvaj esperantistoj kontribuis al la programo kiel prelegantoj pri aliaj lingvoj, iom da esperantistoj estis ankaŭ inter la gastoj. Kiel ĉiam, la varma, amika kaj ĝojplena etoso de la festivalo estis trapenetrita de Esperanta etoso.

La festivalo finiĝis per bonega koncerto de la lingvoprezentantoj. Post la adiaŭa himno de la esperantistoj “Ni renkontiĝos…” ĉiuj dezirantoj estis invititaj sur la scenejon por grupa foto kun la organizantoj kaj programkontribuantoj.

Mirinda festo! Ne maltrafu ĝin venontjare!

Irina Gonĉarova
direktoro de la MLF
kunordiganto de MEA MASI

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/12/ruslando-60/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi