Dek du novaj premiitoj en la Panteono

panteono

Okaze de la 23a naskiĝtago de la paĝaro Edukado.net kaj de la Zamenhof-tago ni tradicie premias elstarajn personojn, kies agado en tiu ĉi jaro aŭ dum vivlongo multe kontribuis al la instruado kaj disvastigo de nia lingvo. En tiu ĉi jaro ni prezentas al vi dek du kolegojn el diversaj mondopartoj, de diversaj agadkampoj:

Michael Farris (PL), Nicolau Dols (ES), Sabine Fiedler (DE), Derek Roff (US), Jouko Lindstedt (FI), Daniel A. C. Garcia (AR), Jérémie Sabiyumva (BI), Manirakiza A. Patrick (BI), Ivan Bujdosó (HU), Ahmad Reza Mamduhi (IR), Ikuko Kitagawa (JP), Nedeljka Ložajić (RS).

Okaze de la fino de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano ni premias tri el la tieaj eksprofesoroj, el Pollando, Hispanio kaj Germanio; ni valorigas per premioj kunlaboranton de uea.facila el Usono, akademianon el Finnlando, helpintan en la C2-ekzamenoj, instruistojn de Esperanto kaj aktivulojn de la movado el Argentino, Burundo, Hungario, Irano, Japanio kaj Serbio. Kompreneble ĉiuj el la premiatoj havas multe pli da aliaj meritoj kaj atingaĵoj en diversaj terenoj de la movado. Ni invitas vin legi laŭvice iliajn sinprezentojn, kiujn vi povas atingi klakante al la nomoj aŭ al la fotoj de la personoj ĉe https://edukado.net/novajhoj?id=916

Edukado.net kore gratulas al ĉiuj novaj panteonanoj kaj esperas, ke ankaŭ la legantoj postlasas siajn gratulvortojn al la kolegoj.

Katalin Kováts
redaktoro

Fonto: https://edukado.net/novajhoj?id=916

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi