Hodiaŭ estas la 4a de decembro 2024, la 339a tago de la baldaŭ finiĝonta jaro. Tio signifas, ke jam dum 1800 sinsekvaj tagoj (= kvar jaroj + dek unu monatoj + kvar tagoj) ekde la 1a de januaro 2020 en nia novaĵretejo ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Ni memorigas, ke ĉi tiu novaĵretejo estis lanĉita la 2an de septembro 2010 kiel “La Balta Ondo”. Ekde tiam en ĝi aperis 3844 tekstoj (inkluzive de ĉi tiu, kiun vi nun legas). Ilin garnas pli ol kvin mil (5092) ilustraĵoj.
Laŭ nia vizitkalkulilo, instalita komence de 2020, la plej ofte vizitita afiŝo (6 mil 359 vizitoj) estas la artikolo de la ĉefredaktoro de La Ondo de Esperanto pri la Ruslanda censo, verkita en decembro 2011. Ĝi estas la sola teksto, vizitita pli ol 6000 fojojn. Ĝin sekvas en granda distanco la diskutartikolo Granda skismo en Esperantujo (4.635) de la Tjumena ĵurnalisto kaj esperantisto Stanislav Belov. En la tria loko estas la Korĵenkova artikolo pri la lastaj vivojaroj de Zamenhof (4.261) – ambaŭ artikoloj ĉi-jare superis la nombron 4000.
Entute, jam 17 artikoloj estas legitaj pli ol 2000 fojojn, el kiuj naŭ artikoloj (ok antaŭ cent tagoj) legiĝis pli ol 3000 fojojn. Antaŭ okcent tagoj, je la “Miltagiĝo” de nia ĉiutaga informado, nur dek artikoloj estis legitaj pli ol du mil fojojn, inter ili nur tri superis la nombron tri mil (https://sezonoj.ru/2022/09/ondo-103/).
Vidu la liston de la dek kvin plej popularaj tekstoj en nia retejo.
6.359. Korĵenkov A.: Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992
4.535. Belov S.: Granda skismo en Esperantujo
4.261. Korĵenkov A.: Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…
3.901. Korĵenkov A.: La Unua Libro
3.686. Korĵenkov A.: Antaŭ 125 jaroj: Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto
3.558. La 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj
3.252. Gorecka H., Korĵenkov A.: Sen Rodin sekvis sian edzinon
3.193. Gorecka H., Korĵenkov A.: Júlia Sigmond forpasis
3.111. Belov S.: La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso
2.825. Martorell F.: Katastrofo ĉe Vinilkosmo
2.820. Gorecka H., Korĵenkov A.: Nia diligenta kolegaro: La nomlisto
2.706. Wennergren B.: La nova eldono de PIV estas presita
2.682. Korĵenkov A.: Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2020
2.600. Kheirkhah R.: Staĝo en Tajvano: Malgraŭ la koronviruso
2.549. Fischer-Kotowski P.: Trevor Steele: La internacia lingvo estas parto de mia ideologio (Intervjuo)
La Ondo de Esperanto jam dum kvin jaroj aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata bitgazeto en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la novaĵretejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la gazeto.
La Ondon pretigas en Kaliningrado Halina Gorecka (eldonanto) kaj Aleksander Korĵenkov (redaktoro).
Malkiel la novaĵretejo, kiu estas libere kaj senpage legebla de ĉiuj dezirantoj, la gazeton ricevas nur tiuj, kiuj abonas ĝin. Ekde la enkonduko de la bitversio en 2007 (tiam nur pdf, nun pdf kaj epub) la baza abontarifo (15 eŭroj) ne ŝanĝiĝas dum 18 jaroj.
Estas tri abonkategorioj:
1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj
Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
Ĝis nun neniu esperantista asocio, instanco aŭ fondaĵo subtenis la solan ĉiutage renovigatan Esperantan novaĵretejon. Ĝia funkciado dependas nur de la helpemo de tiuj, kiuj abonas la ĉiusezonan gazeton La Ondo de Esperanto. Se vi ne abonas ĝin, sed deziras helpi la novaĵretejon, abonu ĝin aŭ abonigu via(j)n amiko(j)n por 2025.
Dankon pro via helpo!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/12/ondo-134/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news