Antaŭ 70 jaroj en Montevideo

uneskoAntaŭ 70 jaroj, la 10an de decembro 1954, la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo per oficiala rezolucio notis “la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo” kaj rekonis “ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de UNESCO”. Okaze de la jubileo de la rezolucio ni aperigas fragmenton el la libro Historio de Esperanto de Aleksander Korĵenkov (Kaliningrado: Sezonoj, 2005).

… La ĉefa postmilita progreso de UEA okazis en la kampo de eksteraj rilatoj, kie Ivo Lapenna daŭrigis la linion de Edmond Privat, perditan de la gvidantoj de UEA fine de la 1920aj jaroj. UEA celis atentigi internaciajn organizojn pri la lingva problemo kaj pri Esperanto kiel ties solvo. La objektoj de la kampanjo estis UN kaj ties organizo por edukado, scienco kaj kulturo – Unesko (angla siglo: UNESCO).

En 1949 UEA organizis kampanjon por Esperanto, distribuinte jen Peticion (deklaracion) en 25 lingvoj por kolekti subskribojn:

Mi opinias, ke la solvo de la problemo de internacia lingvo havas grandan praktikan gravecon kaj ke Unuiĝintaj Nacioj devus preni ĝin en seriozan konsideron.
Mi opinias, ke monda helpa lingvo, kiu ne forigos la lingvojn naciajn, sed servos al ili kiel helpa lingvo, estas necesa por faciligi la rilatojn inter la popoloj de la tuta mondo kaj por rapidigi la socian progreson. Pro la bona akcepto de Esperanto en ĉiuj partoj de la mondo – la sola helpa lingvo, kiu havis rimarkindan sukceson – mi esperas, ke Unuiĝintaj Nacioj helpos, per ĉiuj rimedoj disponeblaj, la vastigon de la uzo de tiu ĉi lingvo, ekzemple kuraĝigante ĝian instruadon en la lernejoj, kiuj disponas pri kompetentaj instruistoj, kaj evoluigante ĝian uzon en la turismo, internacia komerco kaj korespondado.

Ĉi tiun peticion subskribis 492 internaciaj kaj naciaj organizoj (en kiuj membris pli ol 15 milionoj da personoj) kaj 895 mil 432 individuoj el 76 landoj; plej multaj subskriboj estis kolektitaj en Germanio, Japanio kaj Ĉeĥoslovakio. Inter la subskribintoj troviĝis unu ŝtatestro, kvar ĉefministroj, 405 parlamentanoj, 1607 lingvistoj, 5262 universitataj profesoroj kaj aliaj sciencistoj k. a. La 2an de aŭgusto 1950 UEA transdonis la peticion al UN. UN pludonis ĝin al Unesko.

La 7a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko (Parizo, 1952) komisiis al la ĝenerala direktoro de Unesko diskonigi inter la ŝtatoj-membroj la peticion kaj “entrepreni, konforme al komentoj ricevotaj, la necesan preparlaboron por ebligi al la Ĝenerala Konferenco decidi, dum la 8a Sesio, pri la agoj entreprenotaj je tiu ĉi Peticio”. La dokumento estis dissendita en februaro 1953. Intertempe ĉe UEA estis fondita Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la monda lingvo-problemo (CED). Fine de 1953 ĝi pretigis por Unesko raporton pri la stato de Esperanto en la mondo. Observanto de Unesko Pierre Lebar partoprenis en la 38a Universala Kongreso de Esperanto (Zagrebo, 1953).

Lapenna

Ivo Lapenna

La 1an de junio 1954 Unesko publikigis raporton pri la peticio, kiu resumis la respondojn de 45 ŝtatoj-membroj. Kelkaj ŝtatoj nur konfirmis la ricevon; naŭ ŝtatoj deklaris, ke ili ne kompetentas en la afero, 19 ŝtatoj sendis negativan respondon pri Esperanto (interalie, Germanio kaj Usono); dek ŝtatoj reagis pozitive (interalie, Aŭstrio, Hispanio kaj Jugoslavio). Kvankam neniu landa delegacio konsentis proponi rezolucion por Esperanto, estrarano de UEA Ivo Lapenna vojaĝis al la 8a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko, kiu okazis en Montevideo (Urugvajo) de la 12a de novembro ĝis la 10a de decembro 1954.

En Montevideo Lapenna persvadis la meksikan delegacion prezenti rezoluciprojekton pri Esperanto en Sekcio III (Komisiono pri programo kaj buĝeto), en kiu ĝi estis diskutita la 4an de decembro kaj malakceptita per 23 voĉoj kontraŭ 3 (por Esperanto voĉdonis Meksiko, Urugvajo kaj Ĉinio) kun 19 sindetenoj pro la dana lingvisto Andreas Blinkenberg (1893-1982), kiu faris kontraŭesperantan enkondukan paroladon. La rezolucio ŝajnis perdita, sed Lapenna ne cedis. Helpe de membroj de la Urugvaja Esperanto-Societo li verkis protestleteron, kiu ricevis grandan eĥon en la amaskomunikiloj.

La delegacio de Meksiko, apogita de Urugvajo kaj kelkaj aliaj, la 10an de decembro reproponis la rezolucion en reviziita formo al la lasta plenkunsido. Ĝi estis akceptita preskaŭ sen kontraŭstaro (30 voĉoj por, 5 kontraŭ, 17 sindetenoj). Du tagojn pli frue, la 8an de decembro 1954, UEA ricevis konsultajn rilatojn kun Unesko.

Montevideo
[Montevideo: Antaŭ la komenciĝo de la Plenkunsido de la Ĝenerala Konferenco de Unesko la 10an de decembro 1954. Ivo Lapenna estas videbla en la fino de la meza koridoro, prenanta sian sidlokon. (Foto de Unesko; fonto: https://www.ivolapenna.org/fotoj.htm)]

La teksto de la rezolucio

IV.1.4.422 La Ĝenerala Konferenco, diskutinte la Raporton de la Ĝenerala Direktoro pri la Internacia Peticio favora al Esperanto;
IV.1.4.4221 Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo;
IV.1.4.4222 Rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko;
IV.1.4.4223 Notas, ke pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aŭ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj aŭ superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Ŝtatojn-Membrojn informadi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo;
IV.1.4.4224 Komisias la Ĝeneralan Sekretarion sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambaŭ organizaĵojn.

Kvankam la Montevidea rezolucio havis nur konstatan karakteron, pro la interŝtata nivelo de la agnosko de la pozitiva valoro de Esperanto ĝi havis grandan efikon en la informado per miloj da artikoloj tra la tuta mondo.

Aleksander Korĵenkov

Legu ankaŭ:
Aleksander Korĵenkov: Ivo Lapenna, la konstruinto de la moderna UEA
Konferenco “Unesko kaj Esperanto: 70 jaroj da kunlaboro por lingvaj homaj rajtoj”

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/12/montevideo/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi