Daŭras la longa tradicio meze de decembro okazigi kongreson de Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj samtempe aranĝi tradiciajn Zamenhof-Tagojn. Ĉi-jare la 59a kongreso de LEA okazis la 14an de decembro 2024, kaj Zamenhof-Tagoj 2024 sekvis la 14-15an de decembro kiel kutime en Kaŭno jam en la tradicia loko. Al la kongreso venis 80 Litoviaj esperantistoj el ok urboj kaj du gastoj el Latvio.
Post la enkondukaj vortoj de la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas per minuto da silento estis omaĝitaj kvin ĉi-jare forpasintaj elstaraj Litoviaj esperantistoj: Petras Čeliauskas, Zenonas Eimutis Sabalys, Petras Stasiūnas, Bronė Aukštikalnienė kaj Ieva Švarcaitė.
La jarraporton pri la asocia agado faris Povilas Jegorovas. Li emfazis, ke ĉi tiu jaro por la Litoviaj esperantistoj estis riĉenhava, fruktodona, intensa, kun gravaj atingoj, kvankam malfacila kaj streĉa.
La asocio agis, kiel kutime, laŭ kelkaj ĉefaj direktoj: informado, instruado, eldonado, internaciaj ligoj, aranĝoj, junulara agado, internaj organizaj aferoj.
Jam la sepan jaron laŭvice daŭras la unika informa projekto – la migranta ekspozicio pri Ludoviko Zamenhof tra Litovio. Komencita en 2017 okaze de la 100-jara mortodatreveno de la aŭtoro de Esperanto kaj profesie farita fare de Pola instituto en Vilno kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio, la ekspozicio jam estis eksponita en pli ol kvindek Litoviaj urboj kaj distriktoj. Kutime ĝi okazas en publikaj bibliotekoj, kulturaj centroj aŭ lokaj muzeoj. La ekspozicion akompanas vasta informado pri la temo en lokaj gazetoj, novaĵretejoj, radioj kaj televidoj. Foje okazas solenaj inaŭguroj de ekspozicioj. Ĉi-jare la ekspozicio estis aranĝita en Skuodas, Rietavas, Pagėgiai kaj Švėkšna. La projekton jam necesas fini, kvankam restas ankoraŭ kelkaj urboj, kie ĝi estonte ankoraŭ povus esti eksponita.
Informado pri Esperanto en Litovia papera kaj reta gazetaro sukcese daŭris. Ni havas bonajn kunlaborajn kontaktojn kun pli ol dek tutlandaj amaskomunikiloj, kie ni konstante publikigas diversajn materialojn pri la agado de Litoviaj esperantistoj. Dum la jaro okazis du gravaj duonhoraj elsendoj de Litova nacia televido pri Esperanto kaj esperantistoj. Okazis ses publikaj prelegoj de Aida Čižikaitė en la universitato Vytautas la Granda.
Meze de novembro la Kaŭna juda komunumo kune kun LEA organizis tre sukcesan kunvenon okaze de la 165a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof. Tre sukcesaj estis la printempa kaj aŭtuna kunflugoj de Litoviaj esperantistoj en Antalkiai kun partopreno de Litoviaj gravuloj kaj kun tre riĉa programo.
Se temas pri eldonado, ni sukcesis eldoni dulingve tre gravan libron “La blindulo, kiu surprizis la mondon. Vasilij Jerošenko” de prof. Vytautas Gudonis pri la fama blinda esperantisto Vasilij Jerošenko. Ĝi estis prezentita dum la printempa kunflugo. Pri ĝia apero estis publikaĵoj en pli ol dek gazetoj, novaĵretejoj, revuoj. En la vico estas ankoraŭ kelkaj libroj.
La instruado de Esperanto, kvankam ne tre abunde, ankaŭ okazas en Vilno, Kaŭno, Panevėžys, Šiauliai. El la internacia agado necesus mencii aktivan partoprenos de Litoviaj esperantistoj en BET-58 en Tartu, en la festivalo ARKONES (Poznano, Pollando), en diversaj esperantistaj renkontiĝoj en Germanio, Pollando, Svislando, Francio, Koreio, Hispanio.
Laimundas Abromas el Jurbarkas publikigis siajn prozaĵojn en “Beletra Edeno”, “La Ondo de Esperanto”, “Ora Ĵurnalo”, “Penseo”, kaj gajnis premion en literatura konkurso en Bulgario.
Artikoloj kaj fotoj pri la agado de Litoviaj esperantistoj ofte aperas en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” kaj en ĉiu numero de la samtitola bitgazeto.
Ses litovaj esperantistoj partoprenis en la 5a Virtuala Kongreso de Esperanto.
Junularo en la apudmara urbo Šventoji okazigis la 80an Internacian Junularan Kongreson, en kiu partoprenis pli ol 200 junaj esperantistoj el multaj landoj.
En Litovio tre bone funkcias la interna informado. Konstante funkcias tri informkanaloj. La retejo de LEA funkcias ekde 1996, la dissendolisto de Litoviaj esperantistoj funkcias ekde 2000. La Facebook-paĝo de LEA ekfunkciis en 2014. La Informoj estas aktualigataj ĉiutage – kutime tage aperas kelkaj novaj informoj. Ŝajnas, ke tiu informado estas la plej bona en la mondo.
La 5-13an de julio 2025 en Kaŭno okazos la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59). La organizanto de BET-59 estas ne nur Litova Esperanto-Asocio, sed ankaŭ la universitato Vytautas la Granda kaj la Monda Centro de Litovoj. La preparlaboro por BET-59 okazas tre intense kaj sukcese. Ni atendas ĉirkaŭ 500 esperantistojn el 35-40 landoj. La informoj pri la preparado de BET-59 konstante aperas en “La Ondo de Esperanto” (https://sezonoj.ru/bet/) kaj en la retejo de BET-59 (http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=bet59).
Aperis la ideo organizi en Kaŭno la 113an Universalan Kongreson de Esperanto en 2028. Ni decidos, ĉu proponi tion al UEA, post UK-110 en Brno.
Fine de la kongreso Povilas Jegorovas enmanigis dankfoliojn al ĉi-jaraj jubileuloj.
Sekvis komuna fotado.
Post la tagmanĝa paŭzo komenciĝis Zamenhof-Tagoj 2024. Vytautas Šilas prelegis pri la kvin plej gravaj lokoj por Esperanto-movado en Kaŭno. La prezidanto de LEJO Aušrinė Tamošiūnaitė rakontis impresojn pri la 80a IJK en Šventoji. Gražina Opulskienė interese konatigis ĉiujn kun la Esperanto-Kastelo en Greziljono, Francio.
Vespere la kantisto Egidijus Kasputis prezentis dupartan ĉarman koncerton, dum kiu sonis klasikaj kaj nuntempaj popularaj kantoj.
La sekvan tagon (dimanĉe) estis organizita ekskurso al la literatura muzeo de Maironis.
Dum ambaŭ aranĝoj funkciis riĉa libroservo. Eblis aliĝi al la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Tion faris 20 litoviaj esperantistoj kaj du latvoj. Entute al BET-59 jam aliĝis 101 esperantistoj el 20 landoj.
Povilas Jegorovas
prezidanto de Litova Esperanto-Asocio
La supra foto: Partoprenantoj de la kongreso. En la centro sidas Povilas Jegorovas (prezidanto de LEA), Arimantas Račkauskas (vicprezidanto), Asta Nastaravičiūtė (respondeca sekretario). Foto de Gražvydas Jurgelevičius.