Esperanto ligas homojn: Rezultoj de la 14a literatura konkurso

konkurso

La Konkursa komisiono (Dorota Szubzda – estrino, reprezentanta Podlaĥian Libraron Łukasz Górnicki en Bjalistoko; Anna Kochaniec – membrino, reprezentanta Podlaĥian Libraron Łukasz Górnicki en Bjalistoko; Tomasz Chmielik – membro, reprezentanta Bjalistokan Esperanto-Societon), establita por taksi verkojn senditajn al la literatura konkurso Esperanto ligas homojn – la 14a eldono sub la titolo Mia viv-aventuro decidis, ke en laŭregulara konkursa periodo ĝis la 31a de julio 2024 venis 39 verkoj; unu ne respondis al la formalaj postuloj de la konkurso. Oni taksis 38 verkojn, kiuj respondis al la reguloj.

La komisiono premiis jenajn verkojn en la pola kategorio:

  • Ĉefpremio: Andrzej Liczmonik: Pasja odnaleziona
  • 2a egala premio: Grażyna Kulesza-Szypulska: Katharsis
  • 2a egala premio: Magnolia: Przygoda mojego życia – małżeństwo

kaj distingis:

  • Wacław Rekowski: Niespodzianka
  • Stary Emeryt: Moje wspomnienia

Oni premiis jenajn verkojn en la Esperanta kategorio:

  • Ĉefpremio: Oliveira Lurdes: Je la fino
  • 2a premio: Jorge Rafael Nogueras: La lastaj vortoj de viv-ĝuanto
  • 3a premio: Ingrid Budau: Instinkto

kaj distingis:

  • Jorge Rafael Nogueras: La konfeso
  • Oldřich Arnošt Fischer: Donacoj de miaj avoj

Por elŝuti: Bjalistokaj Kajeroj n-ro 14.

Fonto: https://espero.bialystok.pl/eo/rezultoj-de-la-14-a-literatura-konkurso/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi