De la 7a ĝis la 10a de novembro okazis KAEST 2024 (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 2024) en Žilina, Slovakio. Organizita de E@I kun subteno de UEA, TEJO kaj ESF, tiu kvartaga konferenco havis la ĉeftemon “Esperanto kaj lingvolernado en la epoko de artefarita intelekto kaj virtuala realo”. 64 homoj el dek landoj partoprenis ĝin. KAEST ekzistas ekde 1978 (tiam kiel “AEST”), kaj ĝi naskiĝis ĝuste en Žilina. La konferenco do nun post longa tempo revenis al sia devenloko, en kiu oni rerenkontiĝis post longa paŭzo ekde la lasta ĉeesta KAEST en 2018. Poste pro la pandemio Kovim-19 okazis paŭzo.
La konferenco ofertis riĉan gamon da prelegoj pri diversaj sciencaj temoj. Inter ili estis, ekzemple, la prelego de Karlo Spinola “Ekde Sumero ĝis James Webb, serĉantaj nian lokon en la kosmo”, dum kiu ni vojaĝis tra tempo kaj kosmo. Kaj “Komparmezura datumaro de germana frazkomprenado” de Michael Vrazitulis, kiu scipovis klare kaj entuziasme prezenti la temon. La partoprenantoj ankaŭ havis la ŝancon provi Miksitan Realecon (MR) danke al Ralf Gion Fröhlich, kiu lerte prezentis ĝin kun sia helpantino Inés. Ili ambaŭ agas en la Esperanto-Stacio en Halbe (apud Berlino), kie ankaŭ troviĝas la firmao “VR-Mondo”, kiu specialiĝas pri la projektoj por VR (Virtuala Realeco). Vidu la plenan programon en la retejo https://kaest.ikso.net/2024.
Okazis vingustumado ne dum unu sed du noktoj! Laŭdire, la vin-abundo superis la atendojn. Tiu agrabla etoso estis plibonigita per karaokeo kaj diversaj manĝaĵoj el Slovakio. Aldone, ĉeestis libroservo kaj “Lib(e)ra Interŝanĝo”, kie eblis libere doni siajn nedeziratajn librojn kontraŭ la dezirataj.
Sabate la partoprenantoj konatiĝis kun la urbocentro de Žilina per urba promenado kun slovaka gvidanto, kiu surhavis tradiciajn vestaĵojn. Sed, ne eblas iri en Slovakion sen viziti kastelon, do post la oficiala programo de KAEST, la partoprenantoj povis ĝui duontagan ekskurson al la kastelo Budatín kaj malkovri ĝian arkitekturon kaj ĝian muzeon. Por fini la viziton oni grimpis al la plej supra etaĝo de la alta turo de la kastelo, de kie videblis la bela pejzaĝo de la urbo Žilina en la sunsubiro.
Dankon al ĉiuj partoprenantoj pro la bona humoro kaj belaj kontribuoj! Ĉu vi mem ne ĉeestis, sed iuj el la prezentitaj temoj interesas vin? Por 2025 estas planata eldono de la kolekto de ĉiuj prelegoj – paperforme kaj elektronike.
Emma Villemin
E@I-volontulino
Foto: Ralf Gion Fröhlich prelegas pri la temo “La potencialo de XR (Etendita realeco) en edukado kaj lingvolernado” (Fotis Peter Baláž)
Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №4 (322).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/12/kaest-7/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news