En 1998 La Ondo de Esperanto iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.
Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014), Chuck Smith (2015), Stefan MacGill (2016), Trezoro Huang Yinbao (2017), Hori Jasuo (2018), Anna Löwenstein (2019), Fernando Maia Jr. (2020), Halina Gorecka (2021), Edmund Grimley Evans (2022) kaj Sun Mingxiao (2023).
En 2024 La Ondo de Esperanto okazigis la elektadon de la Esperantiston por la lasta, dudek-sepa fojo, do la elektado estis aparte grava. Ĉi-jare 16 kandidatigantoj proponis 19 kandidatojn, al kiuj 15 elektantoj jene donis siajn voĉojn:
Eszter (Stela) Besenyei-Merger – 6 voĉoj
Tim Owen, Monika Molnar – po 5 voĉoj
Constantine S. Mashauri – 3 voĉoj
Du kandidatoj ricevis po du voĉojn, ses kandidatoj ricevis po unu voĉon.
Eszter (Stela) Besenyei-Merger estas 37-jara denaska esperantistino el Hungario, kiu en 2021 iniciatis la literaturan projekton Bobelarto. Ŝi kuraĝigas homojn legi Esperanto-literaturon kaj ankaŭ verki en Esperanto, ekzemple, kadre de MoVeMo (Monda Verk-Monato) aŭ INK (Internacia Novel-Konkurso), en kiu ŝi estas sekretario.
Gratulon al la Esperantisto de la Jaro 2024 Eszter (Stela) Besenyei-Merger!
Paweł Fischer-Kotowski
sekretario de la Elekta Komisiono
La elekta komisiono de la Esperantisto de la Jaro 2024
Proponantoj
Marija Belošević (Kroatio): prezidantino de IKUE
Marek Blahuš (Ĉeĥio): eksestrarano de E@I, vikimediano, komputila lingvisto
Renato Corsetti (Britio): akademiano, eksprezidanto de UEA
Albert S. T. Garrido (Filipinoj/Hispanio): ĝenerala sekretario de Filipina Esperanto-Junularo, eksprezidanto de TEJO
Arko Gong Xiaofeng (Ĉinio): estrarano de UEA, eksa vicprezidanto de ILEI
Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB
Lee Jungkee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro
Vinko Markovo (Francio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto, recenzisto, akademiano
Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro, akademiano
James Rezende Piton (Brazilo): tradukanto, aktivulo de Esperanto-Ligo
Filatelista (ELF/AREK), komitatano B de UEA
Sibayama Zyun’iti (Japanio): ĉefredaktoro de La Revuo Orienta
Chuck Smith (Usono/Germanio): kunfondinto kaj teknikestro de Amikumu
Franciska Toubale (Aŭstralio): kunlaboranto de la radio 3ZZZ
Paulo Sergio Viana (Brazilo): tradukanto kaj preleganto
Ĉielismo Wang Tianyi (Ĉinio): prezidanto de IKEF, direktoro de Ĉina Esperanto-libroservo, komitatano kaj revizoro de ĈEL
Elektantoj
Peter Baláž (Slovakio): kunordiganto de E@I
Osmo Buller (Finnlando): eksa Ĝenerala Direktoro de UEA
Petr Chrdle (Ĉeĥio): posedanto de la eldonejo KAVA-PECH
Mireille Grosjean (Svislando): eksprezidanto de ILEI, kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo
Anne Jausions (Francio): eksprezidantino de OSIEK
Reza Kheir-khah (Tajvano): redaktoro de Formoza Folio
Katalin Kováts (Nederlando): lingvisto, metodologo, redaktoro de edukado.net, eksakademiano
Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko, akademiano
Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio): eksvicprezidanto de UEA, iniciatinto de Unesko-Kuriero en Esperanto
Zsófia Kóródy (Germanio): ĉefkunlaboranto de Esperanto-Centro Herzberg, prezidanto de AGEI (germana landa sekcio de ILEI), komitatano C de UEA
Alessandra Madella (Italio): vicprezidanto de ILEI
Ahmad Mamduhi (Irano): prezidanto de ILEI, akademiano
Tim Owen (Britio): direktoro de EAB, akademiano
Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de kooperativo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors
Roland Rotsaert (Belgio): estrarano de Internacia Esperanto-Arkivo
Sekretario
Paweł Fischer-Kotowski
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/12/jaro-8/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news